Ruidera | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13249 | ||
Retpaĝaro | www.ruidera.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Reinosa Bascuñana (AIR) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 588 (2010) | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 59′ N, 2° 54′ U (mapo)38.97996105-2.89306204616Koordinatoj: 38° 59′ N, 2° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 821 m [+] | ||
Areo | 39,20 km² (3 920 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ruidera [+] | |||
Ruidera estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konata ĉefe pro siaj lagunoj, kiuj konsistigas la ekfluon de la rivero Gvadiano.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Ruidereños. La censita populacio en 2010 estis de 588 loĝantoj kaj la denseco estas de 15 loĝ/km².
Situo
Ruidera estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 821 m; je 105 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39.20 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed lastatempe turismo kaj ĉefe natura turismo, krom ĉasado.
Vidindaĵoj
- Lagetoj de Ruidera, natura loko, kun akceptejo por vizitantoj kaj interpretejo de la Natura Parko Ruidera.
- Casa del Rey, reĝodomo.
- Casa del Administrador, domo de la administracianto.
- Ruinoj de la pulvorfabriko, de la epoko de Karlo la 3-a.
- Rigardejo de la Lageto de la Reĝo.
Historio
Ĝi konstituiĝis la 21-an de septembro de 1990. Ĝi iam dependis administre de la Ordeno de Sankta Johano, sed antaŭe ĝi apartenia al municipo de Alhambra, (Ordeno de Santiago) kaj pro tio ĝi nune formas parton de la Kamparo de Montiel.