La Ruhr-kluzo Mülheim estas la unua el serio de Ruhr-kluzoj konstruitaj ĝis 1780 por antaŭenigi ŝiptrafiko sur la Ruhr.
La registaro de Prusio novkonstruigis la kluzon en la jaroj 1843 ĝis 1845 je la hodiaŭa loko. Ĝi ankoraŭ funkcias ĉitempe. Ĝi anstataŭis pli malnovan kluzon kun tro altaj murelstaraĵoj montflankaj kaj la entute problema situo en la ofte ensabliĝinta malsupra akvo de la transŝarĝejo Broicher Schlagd. Tiu ĉi unua kluzo estis konstruata en la jaroj 1779 kaj 1780 tie, kie hodiaŭ troviĝas la fluakva centralo de la Rejnland-Vestfalia akvoproviza societo. En 1927 necesiĝis adaptigo de la nova kluzo, post kiam estis konstruita la vejro de Kahlenberg ĉ. mil metrojn kontraŭflue je la supra finaĵo de la kluzinsulo, pro kio la supra akvonivelo leviĝis je 1,5 metroj. er tio la kluzo de Mülheim estas la ununura tiaspeca ĉe la Ruhr, kiu superas samtempe du vejrojn (de Kahlenberg kaj de Broich). Pro tio ankaŭ la ŝipirkanalo en la supra akvo estas nekutime longa. La kluzo mem estas je 5,64 metroj da larĝeco 63,42 metrojn longa kaj superas diferencon inter supra ka malsupra akvo de 4,95 metroj. Post kiam la vejro ekde 1987 staras sub monumentprotekto, ĝi estis restaŭrita en 1993/1994.
Je la vejro Kahlenberg kaj la Broicher Schlagd (transŝarĝejo) troviĝas po unu fiŝoŝtuparo.