Ruhi al-Ĥalidi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1864 | |
Morto | 1913 | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tifoida febro vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Otomana Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | al-Kīmiyāʼ ʻinda al-ʻArab (Dār al-Maʻārif, 1953) ❦ al-Inqilāb al-ʻUthmānī wa-Turkiyā al-Fatāh ❦ Muḥammad Rūḥī al-Khālidī al-Maqdisī (1864-1913) : katabahu wa-maqālātuh wa-muntakhabāt min makhṭūṭātuh vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ruhi al-Ĥalidi (1864–1913) estis verkisto, instruisto, aktivulo kaj politikisto en la Otomana Imperio inter la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento. Li estis nevo de Juzef al-Ĥalidi, kiu estis urbestro de Jerusalemo el 1899 ĝis 1907.[1] En 1908, Li estis unu el tri delegitoj elektitaj por reprezenti Jerusalemon en la nova otomana registaro estrita de la Junaj Turkoj kaj poste iĝis la deputito por estro de la parlamento (1911).[2]
Lia familio estis de historia gento kaj ligita al la Ĥalidia Biblioteko de la Malnova Urbo de Jerusalemo. Li estis interesita pri la franca literaturo, studis en Parizo kaj estis konsulo en Bordozo de la Otomana Imperio. Li studis la hebrean kaj cionismon, kaj kontraŭis tion kiel minaco al la palestinanoj, sed ankaŭ kaj ĉefe al la Otomana Imperio, al kiu li estis tre ligita.