Rudolf Pehrsson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1895 en Uppsala parish |
Morto | 22-an de julio 1975 (80-jaraĝa) en Gustav Vasa parish |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • inĝeniero • trader • redaktisto |
Rudolf Valfrid PEHRSSON [person] (naskiĝis la 5-an de majo 1895 en Uppsala, mortis la 22-an de julio 1975 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, inĝeniero kaj komercisto.
Persson estis sekretario de la Sveda Esperanto-Federacio 1913–1917, kaj poste tio estrarano de tiu organizo ĝis 1930. Krome li estis kunlaboranto kaj poste sekretario de Eldona Societo Esperanto.
EdE mencias Pehrsson kiel unu el la pioniroj en la viglia esperantoklubo de Gävle. Kune kun alia tia pioniro, Werner Wahlund, li en 1913 tie fondis kaj komence redaktis la Esperanto-revuon La Espero.
Libroj
- Svensk-esperantisk parlör (sveda-esperanta frazvortaro). Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1935. 72 p.
- Hur man korresponderar med hela världen (kiel korespondi kun la tuta mondo). Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1935. 48 p.
- Sala Allehanda - Avesta Tidnings kurs i esperanto (gazeta Esperanto-kurso). Sala: Sala Allehanda, 1937. 16 p.
- Korrespondera med hela världen. Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1949. 48 p. (2-a eldono de la 1935-a libro.)
Fontoj
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Pehrsson el la Enciklopedio de Esperanto.
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Svedujo el la Enciklopedio de Esperanto.
- Rudolf Pehrsson ĉe Libris
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.