Rudolf Fleischmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Fleischmann |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1879 en Eger (Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 14-an de novembro 1950 en Kompolt (Hungario) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Rudolf Fleischmann [flejŝman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fleischmann Rudolf estis aŭstrohungara agronomo.
Rudolf Fleischmann[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1879 en Eger (nuntempa Cheb en Ĉeĥio), li mortis la 14-an de novembro 1950 en Kompolt (Hungario).
Biografio
Rudolf Fleischmann akiris ĝardenistan-vitistan diplomon en Klosterneuburg en 1896. Post la diplomo li laboris en foraj lokoj de Aŭstrio-Hungario. Ekde 1906 li kreis pli bonajn maizospecojn, post jaroj ankaŭ novajn tritikojn kaj sekalojn. Post ĉeso de Aŭstrio-Hungario li laboris plu ĝismorte en Kompolt. En 1949 li estis gvidanto de la agronomia instituto en Kompolt. Foje li kreis novajn specojn pri avenoj, kanaboj, linoj, medikagoj, ktp. Li ricevis ŝtatajn premiojn ekde 1937. Lia edzino naskis plurfoje.
Elektitaj kontribuoj
- Kukoricanemesítő eljárások a rumai uradalomban. (1913)
- A rostlen nemesítése. (1923)
- A növénynemesítés ügye Magyarországon (1933)
- A kompolti növénynemesítő telep újabb munkálatai (1940)
- Adatok a kender nemesítéséhez és az egylaki kender előállításának lehetőségéhez (kun Iván Bócsa, 1951)
Elektitaj disĉiploj
- Ernő Vezekényi
- Iván Bócsa
Memorigiloj
- busto en Rudolf Gyöngyös
- premio "Fleischmann Rudolf"
- memortabulo
- reliefo
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio