Rudolf Fabinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1849 en Jelšava |
Morto | 7-an de marto 1920 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • universitata instruisto |
Rudolf Fabinyi [fabinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabinyi Rudolf estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1915).
Rudolf Fabinyi naskiĝis la 30-an de majo 1849 en Hungara reĝlando, en Jolsva (nuntempa Jelšava en Slovakio). Li mortis la 7-an de marto 1920 en Budapeŝto.
Biografio
Rudolf Fabinyi frekventis universitaton en Pest (urbo). Li komencis sian karieron loke en la universitato, sed poste helpe de stipendio li esploris en Würzburg, Graz, Heidelberg, Parizo. Hejmenveninta en 1878 li aliĝis al Universitato Kolozsvár, kie li estis katedrestro en 1881, rektoro en 1900. Li fondis la unuan hungarlingvan kemian revuon Vegytani Lapok en 1882. Li okupiĝis ĉefe pri organa kemio kaj farboj.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.