Rudolf Baumbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
La poeto (antaŭ 1888) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1840 en Kranichfeld | ||||
Morto | 21-an de septembro 1905 (64-jaraĝa) en Meiningen | ||||
Tombo | Meiningen vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Meiningen vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Karl Adolf vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Paul Bach vd | ||||
Okupo | poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rudolf BAUMBACH (naskiĝinta la 28-an de septembro 1840 en Kranichfeld, mortinta la 21-an de septembro 1905 en Meiningen) estis sukcesega germana verkisto.
Vivo
Baumbach pasigis siajn junajn jarojn en Meiningen kaj studis de 1860-64 naturajn sciencojn en Leipzig, Würzburg kaj Heidelberg. En la 1864-a jaro li doktoriĝis. Post kiam li rezignis pri la ideo habilitiĝi li fariĝis instruisto en Graz kaj Brno kaj iĝis en 1868 privata edukisto en la domo Afenduli en Gorizia. Kun tiu familio li transloĝiĝis Trieston kie li ekde 1881 vivis kiel liberprofesia verkisto.
Reveninte en 1885 al Meiningen li ricevis en 1888 la honoran titolon de Kortega konstilisto.
Verkista kariero
En Triesto amikoj persvadis lin je la eldonado de "Enzian", organo de emuloj de la Alpoj. Tiel komenciĝis lia verkista kariero. La unua granda sukceso iĝis Zlatorog, versa epopeo pri legendo el la slovenaj Alpoj. Dum la 1980-aj jaroj li estis - kun Joseph Victor von Scheffel kaj Julius Wolff - la plej populara germana poeto. Kelkaj liaj kantoj ĝis hodiaŭ kantatas. La skolo de Scheffel ebligis al li ekflorigi sian supraĵan sed plaĉan talenton: stilon freŝan kaj studentan kaj la arton fari facile memoreblajn versojn. En la literatura historio tia stilo nomatas Butzenscheibenlyrik (laŭvorte: liriko de botelfunda vitro).
Verkoj
Versepopeoj
- Zlatorog (1876)
- Frau Holde (1880)
- Horand und Hilde (1881)
- Der Pathe des Todes (1884)
- Kaiser Max und seine Jäger (1888)
Romanoj, rakontoj, fabeloj
- Trug-Gold (1878; gazete publikigite jam en 1876 sub la titolo Die Goldmacher)
- Trug-Gold : Erzählung aus dem siebzehnten Jahrhundert. Goldschmidt, Berlin 1887 Surreta eldono.
- Sommermärchen (1881)
- Abenteuer und Schwänke (1883)
- Erzählungen und Märchen (1885)
- Es war einmal (1889)
- Neue Märchen (1892)
- Aus der Jugendzeit (1893; kvar noveloj el la 1870-aj jaroj)
Kantoj
- Der Wagen rollt (1879) (poemo), poste (1922) muzikigita fare de Heinz Höhne kiel Hoch auf dem gelben Wagen
- Schwört bei dieser blanken Wehre (1879)
Antologioj kantaj kaj poemaj
- Lieder eines fahrenden Gesellen (1878)
- Spielmannslieder (1881)
- Mein Frühjahr (1882)
- Von der Landstraße (1882)
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Harald Lönnecker: Schrieb ein Corpsstudent das Burschenschafterlied? En: Einst und Jetzt Jahrbuch des Vereins für corpsstudentische Geschichtsforschung, volumo 51 (2006), p. 129-146
Eksteraj ligiloj
- Biografio ĉe NDB.
- Verkoj surrete, kun eta biografio.
- Hejmpaĝo de la Baumbach-muzeo en Meiningen. Arkivigite je 2014-12-04 per la retarkivo Wayback Machine