Rudi GERING[1] (naskiĝinta la 29-an de majo 1917 en Gehlberg, mortinta la 3-an de februaro 1998 en Bavario) estis germana skisaltisto. Okaze de konkurso en 1941 je Planica en Kranjska Gora en la 1941-a jaro li faris mondrekordon pri 118 metroj.
Vivo
Post la Dua mondmilito li fuĝis el sovetie okupita Turingio al Bavario. En februaro 1949 li atingis rekordajn 100 metrojn en Bischofshofen sur Paul-Außerleitner-skisaltejo. Gering ankaŭ laboris en la planado de Heini-Klopfer-saltejo en Oberstdorf kune kun la fakula trio Heini Klopfer, Sepp Weiler kaj Toni Brutscher.
Post retiriĝo el sporto profesia li iĝis hotelestro en Tutzing ĉe Starnberger See. En Oberstdorf li ankaŭ komercis per ligno kaj vendis kaptukojn.
Notoj
- ↑ Laŭ informo de Günther Köllmer ĉe Thüringer Allgemeine la sportisto mem uzis la familinoman skribversion Gering malkun ho kvankam en oficialaj sportlistoj preferatas la nomo Gehring kun ho.
Fontoj
- Thomas Becker: "Rudi Gering aus Gehlberg: Ein kaum bekannter Weltrekordler". Ĉe TA, 7.3.2011
- Planica 1934-2011: rezultoj
- Skiklubo Bischofshofen - skisaltejaj rekordoj Arkivigite je 2022-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.