Ruĝpuga tukaneto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aulacorhynchus haematopygus (Gould, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝpuga tukaneto (Aulacorhynchus haematopygus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. haematopygus signifas en la latina precize “ruĝpuga” aŭ pli precize “kun sangokolora pugo”, do kongruas kun alilingvaj nomoj kaj fakte kun unu el la plej rimarkindaj ecoj.
Aspekto
La ĝenerala koloro estas verda, pli hela sube. La dorso montras iom da bruna nuanco kaj la vosto montras bluecan nuancon kaj brunan pinton. La pugo estas ruĝa, kiel dirite kaj kiel ĉe aliaj tukanoj, sed ene de tiu genro estas la specio plej ruĝpuga. La okulo kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas brunecaj kaj supre estas blankeca broveto. Suben sekvas blueca strio tra la bekobazo al la horizontala strio inter brusto kaj ventro, ne tiom markita kiom ĉe la Bluzona tukaneto. En flankoj estas flavaj nuancoj. La beko, longa kaj kurva, finas per hokileto kaj montras segilecan “dentetaron”; estas nigreca kun iom da violaj aŭ brunaj nuancoj en bazo aŭ pinto (ĉefe en supra makzelo); krome estas blanka tre klare markita limbordo en bazo. La kruroj estas verdecaj. La subflugiloj estas blankaj.
La inoj estas similaj al maskloj sed iom pli mallongbekaj (kvinone). La junuloj estas iom pli senkolraj: pli grizecaj kaj kun malpli da bluo; la brovo estas pli flava. La specio estas 41 al 18 cm longa kaj 208-232 g peza la masklo kaj 200-210 g la ino.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Ekvadoro ĉirkaŭ Andoj kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, pluvarbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj inter 300 kaj 2500 m de altitudo.
Kutimaro
Kiam kantas, nervomovas la voston kaj mallevas la bekon. Ili manĝas inter foliaro. Ili estas teritoriaj ĉirkaŭ la nesto kaj falatakas rivalojn. En la atakoj kaj pariĝadaj movoj la vostomovoj ludas gravan rolon. La nesto estas reuzata kaj pligrandigata. En la ceremonioj la masklo oferas manĝerojn kaj plumaranĝas. Post la seksumado la ino ŝveligas la ruĝan pugon.
Listo de subspecioj
- Aulacorhynchus haematopygus haematopygus (Gould, 1835)
- Aulacorhynchus haematopygus sexnotatus (Gould, 1868)
Referencoj
- BirdLife International 2004. Aulacorhynchus haematopygus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
- En la franca