Ruĝkresta kampefilo (masklo) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Campephilus melanoleucos (Gmelin, 1788) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Ruĝkresta kampefilo (Campephilus melanoleucos) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estas loĝanta reproduktulo en Ameriko, nome el Panamo suden al la nordaj bordoregionoj de Argentina, krom en Trinidado. La habitato de tiu ĉi specio estas arbaroj kaj pli malferma arbarkampo.
Priskribo
La Ruĝkresta kampefilo estas 36 cm longa kaj pezas 250 g. Ĝi similaspektas kun la Blankvizaĝa nigropego de Nordameriko, sed ene de ties teritorio la konfuziga specio povas esti la Strivizaĝa nigropego.
Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj supre, kun ruĝa kresto (kio nomigas la specion) kaj blankaj tre markitaj linioj kiuj subiras el la nigraj kolo kaj ŝultroj, kaj kuniĝas laŭ formo de litero V en la centra dorso. La subaj partoj estas blankaj sed tre striitaj horizontale de nigro. Tiu ĉi specio montras blankon en flugiloj dumfluge. La okuloj estas flavaj kaj la fortika beko kaj la kruroj estas helgrizaj. La vosto estas nigra kaj fortika, ĉar helpas la grimpadon.
Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan linion el la beko super la gorĝo al la nuko kaj ankaŭ ruĝon en la frunto de la krono. Ĉe inoj, tiu plumaro estas nigra, kaj same ĉe maskloj en malgranda resto de vizaĝo ĉirkaŭ la okulo.
La Strivizaĝa nigropego estas la ununura birdospecio de similaj plumaro kaj grando. En tiu specio, la blanka vizaĝa linio estas pli mallarĝa, kaj la blankaj ŝultrolinioj ne kuniĝas en dorso.
Kutimaro
Ruĝkresta kampefilo elfosas truojn, ofte tre grandaj, dum serĉado de insektoj en arboj. Ili manĝas ĉefe insektojn, inkludante larvojn de skaraboj, kaj kelkaj beroj. La ino demetas du blankajn ovojn en nestotruo de morta arbo, kiujn kovas ambaŭ gepatroj.
La voĉo de tiu disvastigita sed timida birdo etas laŭta, sonora ĉiiII-sik. Ambaŭ seksoj tamburas.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Campephilus melanoleucos. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
Eksteraj ligiloj
- Filmoj de Ruĝkresta kampefilo ĉe Interreta Birdokolekto
- Poŝtmarkoj (de Surinamo) kun teritoria mapo
- Fotaro de Ruĝkresta kampefilo VIREO
- Photo-High Res–(white-line V on shoulder); Article & synopsis; Foto n. 2 de 6 arthurgrosset–"South American Birds"