Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Jynx ruficollis Wagler, 1830 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ruĝgorĝa koltordulo estas birdo de genro Koltordulo, kiu loĝas en Afriko.
Aspekto
Nur du specioj formas tiun genron. La alia estas la disvastigata eŭrazia koltordulo. Ĝi estas iomete pli granda ol la samgenra eŭrazia koltordulo. Koloro de plumaro estas simila, kiel ĉe eŭrazia koltordulo – kamufla kun komplika bildo de brunaj kaj grizaj koloroj. Nur mentono, gorĝo, brusto (parte) kaj parto de flugilaj plumoj estas kolorigitaj malsame - ruĝe aŭ ruĝece. Krome la dorso estas pli bruna (kun nigraj makuletoj) kaj la ŝultroj kaj kapo pli grizecaj, dum subaj partoj (ventro kaj subvosto) pli flavecaj kun vertikalaj mallarĝaj strioj.
Kutimoj
Vivas ĝi nur en Afriko izole en kelkaj separitaj areoj sude de Saharo: de Gabono kaj Kameruno okcidente al Etiopio oriente kaj ĝis Sudafrika Respubliko. La birdo estas nemigrata.
Pro insuleca teritoria troviĝo oni kreas tri subspeciojn, kiuj malsamas en koloro de plumaro (per pli granda, malpligranda aŭ manko de la ruĝbruna koloro) ĉefe sur mentono, brusto kaj gorĝo.
Tiu afrotropisa birdo loĝas en malferma kamparo (savano), en pli maldensaj arbaroj, je la randoj de arbaroj. Ĝi ne ĉizas nestkavojn sed serĉadas lasitajn kavojn en maljunaj arboj post pegoj aŭ birdoj de parenca familio Capitonidae.
La voĉo estas nazeca.
Listo de subspecioj
- Jynx ruficollis aequatorialis Ruppell, 1842
- Jynx ruficollis pulchricollis Hartlaub, 1884
- Jynx ruficollis ruficollis Wagler, 1830