Ruĝecvosta silvio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chrysomma poecilotis (Verreaux, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝecvosta silvio, Ruĝeckrona silvio aŭ Brunvosta silvio (Chrysomma poecilotis) estas birdo kiu troviĝas en malfermaj herbejoj kaj arbustaroj de suda Azio. Ĝi estis tradicie lokata en la familio de Timaliedoj. La genro Chrysomma de brunecaj birdoj pli helaj sube formas, kune kun siaj parencoj, kladon kun la paradoksornitoj kaj la Silvioj kaj pro tio ili estis translokigitaj al familio de Silviedoj (Jønsson & Fjeldså 2006).
Tiu birdo estas ĝenerale malhelbruna ĉefe en supraj partoj, sed pli specife ĝi havas pli malhelbrunan kronon kaj helan superokulan strion, brilajn ruĝecbrunajn flugilojn kaj ruĝecbrunan longan voston (kio nomigas la specion), blankecan gorĝon kaj helgrizbrunan ventron. La okulo estas nigreca.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Chrysomma poecilotis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
- Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) pp. 70 – 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.