Ruĝbrusta kardinalo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Granatellus venustus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝbrusta kardinalo (Granatellus venustus) estas specio de birdo de la familio de la Kardinaledoj iam lokitaj en la familio de Paruliedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio en la deklivaro de Pacifiko en dornarbaroj de Meksiko el Sinaloa suden al Chiapas. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Ĝi estas specio ege simila al la aliaj du samgenranoj nome la Rozbrusta kardinalo kaj la Grizgorĝa kardinalo, tio estas malhelgrizaj supraj partoj kun ruĝrozeckoloraj subaj partoj krom blankaj flankoj. Kvankam tiu specio estas geografie pli proksima de la nur iom suda Grizgorĝa kardinalo, laŭ plumaro ĝi estas multe pli simila al la sudamerika Rozbrusta kardinalo, nome estas, same kiel ĉe tiu, blanka gorĝareo same limigita sube per eĉ pli markata nigra kolostrio kaj sufiĉe nigra kapo kie videblas la kutime en la genro blanka kaj larĝa superokula malantaŭa strio. Tamen simile al la geografie proksima Grizgorĝa kardinalo, la blankaj flankoj estas tre ampleksaj eĉ plie ol ĉe tiu kaj tiele estas nur ruĝa brusto (de kie venas la nomo de la specio) dum nur la centra ventro estas ruĝa kaj la flankoj klare videble blankaj. Beko kaj kuroj estas malhelgrizaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Granatellus venustus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|