Ruĝa akcipitro, masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erythrotriorchis radiatus (Latham, 1802) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝa akcipitro (Erythrotriorchis radiatus) estas probable la plej rara aŭstralia rabobirdo. Ĝi troviĝas ĉefe en la savanaj arbaroj de norda Aŭstralio, ĉefe ĉe akvofluoj. Ĝi manĝs ampleksan gamon de vivantaj predoj, ĉefe birdoj.
Tiu aŭstralazia birdo estis konsiderata tre granda membro de la akcipitra subfamilio ene de la Akcipitredoj, sed nun oni supozas ke la similo al tiuj aliaj birdoj estas konverĝa. Fakuloj nun grupigas la Ruĝan akcipitron kun la surface nesimila Nigrabrusta milvo kaj la Kvadratvosta milvo kiel unu el la aŭstralaziaj malnovaj endemiaj rabobirdoj. Oni supozas, ke la prauloj de tiuj birdoj, eble kun grupeto de specioj el Sudorienta Azio kaj Afriko, okupis Gondvanon kaj dum jarmiloj diverĝis en la nunajn formojn.
Vidu ankaŭ
Referencoj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.