Ruĝa Urbodomo | |||
---|---|---|---|
Rotes Rathaus | |||
| |||
Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Novrenesanco vd | ||
Arkitekto | Hermann Friedrich Waesemann • sen valoro vd | ||
Estiĝo | 1869 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Berlin-Mitte | ||
Situanta sur | Urbodomstrato • Judarstrato • Spandauer Straße • Gustav-Böß-Straße | ||
Areo | 9801 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 31′ 7″ N, 13° 24′ 30″ O (mapo)52.51861111111113.408333333333Koordinatoj: 52° 31′ 7″ N, 13° 24′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
La Ruĝa Urbodomo (germane Rotes Rathaus) estas historia konstruaĵo el ruĝaj brikoj kiu funkcias kiel la centra urbodomo de la germania ĉefurbo Berlino kaj konsideriĝas unu el la ĉefaj simboloj de la urbo. Dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR la urbodomo apartenis al la orienta parto de la urbo, kiu estis la ĉefurbo de la socialisma ŝtato, kaj tiam la adjektivo "ruĝa" aludis ankaŭ al la socialismaj regantoj de tiu urboduono. La konstruaĵo situas en la historia centro de Berlino, en la urboparto Berlin-Mitte, rekte apud, najbare al la Aleksandra Placo de Berlino, kie troviĝas ankaŭ la televida turo de Berlino kaj la mezepoka Maria Preĝejo de Berlino. La strato antaŭ la konstruaĵo nur ekde la jaro 1951 nomiĝas "urbodoma strato" (Rathausstraße) – la socialismaj regantoj ne toleris la antaŭan nomon "reĝa strato" (Königstraße).
La urbodomo konstruiĝis inter la jaroj 1861 kaj 1869. Modelo estis la urbodomo de la tiutempa germana urbo Thorn en Okcidenta Prusio, kiu intertempe nomiĝas Toruń kaj estas parto de Pollando. La arkitekuro de la turo inspiriĝis de la mezepokaj turoj de la gotika katedralo de la urbo Laon en Francio.
La urbodomo anstataŭigis plurajn historiajn konstruaĵojn, kiuj parte fontis el la mezepoko, kaj okupas la tutan rektangulan areon inter kvar limigaj stratoj. La mezepoka juĝeja pavilono, parto de la antaŭa urbodomo, kiu ankaŭ havis fasadon el ruĝaj brikoj kaj estis konstruita laŭ gotika stilo, estis malkonstruita kaj restarigita en la parko Babelsberg de la sudokcidenta najbara urbo Potsdamo.
Eksterordinara pri la Ruĝa Urbodomo estas la parte konservita dekoro ĉe la ĉiuflanka balkono de la unua etaĝo. La 36 reliefoj montras gravajn eventojn el la historio de Berlino kaj la regiono Brandenburgio el la 12-a jarcento ĝis la jaro 1871.
Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵo estis grave difektita. Inter la jaroj 1951 kaj 1956 ĝi rekonstruiĝis kaj sekve estis la sidejo de la orient-berlinaj urbaj regantaro kaj ĉefurbestro. La okcident-berlina senato ĝis la jaro 1991 havis sian sidejon en la pli okcidenta urbodomo de la urboparto Berlin-Schöneberg. Dum la jaro 1991 la reunigitaj urbaj administrantaro kaj senato re-rezidis en la Ruĝa Urbodomo.
Eksteraj ligiloj
52° 31' 7" norde, 13° 24' 30" oriente Mapo