Ruĝa Stelo
Ruĝa Stelo
Ruĝa Stelo
AŭtoroAleksander Bogdanov
Eldonjaro1929
UrboLepsiko
EldonintoSAT
Paĝoj168

Ruĝa Stelo (ruse: Красная звезда) estas sciencfikcia romano de Aleksander Bogdanov.

La romanon esperantigis el la rusa interalie Eŭgeno Miĥalski, Sergej Rublov, kaj Nikolao Nekrasov, kiu redaktis la tuton. La libron eldonis Sennacieca Asocio Tutmonda en 1929. Ĝi ampleksas 168 paĝojn.

Recenzoj

Citaĵo
 Utopia romano pri socialisma ŝtato sur la ruĝa stelo Marso. Kvankam la diversaj ĉapitroj estas tradukitaj de 7 tradukistoj, la impreso estas tute unueca. 
 1930, Franz Jeitler, La Socialisto, paĝo 52
Citaĵo
 La eventoj de la romano estas grandparte sur la planedo Marso. Sed tiu romano ne valoras la similajn de Bellamy, Wells, Aleksio Tolstoj kaj Coronel Ignotus.
La personoj de Ruĝa Stelo ŝajnas malvarmaj, malgraŭ penado oni ne povas senti home kun ili. La lingvo estas komplika, peza. Verko ne leginda. 
 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 712
Citaĵo
 Romano kun tendenco laŭ la novrusa ideologio. La traduko en kiu partoprenis ok geesperantistoj estas bone kaj flue farita. 
 Belga esperantisto n179 (jan 1930)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.