Ruĝa Davida Stelo | |
---|---|
מגן דוד אדום | |
Lando | Israelo |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 7-a de junio 1930 (jam neformale ekzistis ekde 1899) |
prezidanto | Meŝulam Levontin (משולם ליבונטין) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 3000 |
Sidejo | Tel-Avivo |
Interretejo | http://www.mdais.org |
Ruĝa Davida Stelo | ||
---|---|---|
nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento • publika establo | ||
Komenco | 7-a de junio 1930 vd | |
Geografia situo | 32° 2′ 2″ N, 34° 51′ 5″ O (mapo)32.03397222222234.851361111111Koordinatoj: 32° 2′ 2″ N, 34° 51′ 5″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Or Yehuda | |
| ||
Fondinto(j) | Meŝulam Levontin vd | |
Membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento vd | |
Estr(ar)o | Eli Bin | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ruĝa Davida Stelo aŭ Ruĝa Stelo de Davido - hebree מגן דוד אדום, Magen David Adom, laŭvorte ŝildo de Davido, mallongigite מד"א, prononco [MAHdah] - estas societo de humanitara helpo en Israelo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon.
Ĝi kiel simbolo uzas la tradician simbolon de judismo, Stelo de Davido, koresponde la la kristana simbolo Ruĝa Kruco au la islama Ruĝa Krescento – internacie la ruĝa davida stelo videblas ene de ruĝa kristalo.
La societo jam ekzistas ekde 1899, formale organiziĝis la 7-a de junio 1930, sed nur ekde 2006 rajtas membri en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Or Yehuda, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Meŝulam Levontin (משולם ליבונטין).