La Rozkrucaj MonografiojKorespondaj Lecionoj (kiel AMORC foje nomas ilin) estis verkitaj en la frua parto de la 20-a jarcento de Harvey Spencer Lewis, fondinto kaj unua Imperatoro de AMORC.

Enkonduko

La monografioj klarigas la rozkrucajn instruojn kiel ilin ricevis kaj interpretis H. Spencer LEWIS. Poste la monografioj estis redaktitaj kaj aktualigitaj.

La monografioj estas presitaj kiel malgrandaj kajeroj, sed ili ne estas haveblaj al la ĝenerala publiko. Nur membroj de iuj rozkrucaj ordenoj havas aliron al ili. La enhavo de la monografioj estas konsiderata konfidenca.

Kvankam originale la monografioj estis ekluzivaĵo de AMORC, nuntempe ankaŭ kelkaj aliaj rozkrucaj ordenoj, kiuj originas el AMORC, uzas ilin.

Ekzemple, la Kunfrataro de la Rozkruco (CR+C) asertas ke ĝi proponas la originalajn LEWIS-ajn monografiojn, sen la modifoj kaj modernigoj de AMORC. La monografioj de CR+R enhavas piednotojn de Gary L. Stewart.

La nunaj monografioj de Rozkruca Ordeno, AMORC estas aktualigitaj laŭ novaj malkovroj, kaj lingve kaj stile modernigitaj.

La Rozkrucaj Monografioj de AMORC

Jen mallonga priskribo de tio kion rozkruca studento lernas en siaj unuaj kvin jaroj kiel membro de AMORC.

Ĉi tiu listo estas neoficiala kaj estas adaptita de la enkonduka libreto de AMORC Regado de la Vivo. Oficiala listo haveblas pere de diverslingvaj Grand-loĝioj de AMORC.

La instruoj estas dividitaj en Neofitan Sekcion kaj Templan Sekcion.

Neofita Sekcio

Enkondukaj Lecionoj

Unua Atrio

Dua Atrio

  • Vitala Viv-Forto
  • Nutrado
  • Spirado
  • Perceptado de la Aŭro
  • Psika Vidkapablo

Tria Atrio

Templa Sekcio

Unua Templa Grado

Dua Templa Grado

Tria Templa Grado

Kvara Templa Grado

Kvina Templa Grado

Sesa Templa Grado

  • Konsisto de Sango
  • Ĉela Konscio kaj Ĉela Sano
  • Aŭtonoma Nervosistemo
  • Rozkruca Terapio
  • Sin-kuracado

Sepa Templa Grado

  • Psika Korpo
  • La Psikaj Centroj
  • Naturo kaj Simboleco de Sonĝoj
  • Psika Projekcio (eksperimentoj)
  • Perceptado de la aŭro (eksperimentoj)

Oka Templa Grado

Naŭa Templa Grado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

AMORC

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.