La rozbredado kreis ĉe kulturrozoj novajn rozkultivaroj, kiuj apartenas al diversaj bredadlinioj, al la t.n rozaj klasoj kaj rozgrupoj. Dum sovaĝrozo estas botanika rozaj specioj, kiu ekstis nature, novaj kultivaroj estas la rezulto de homa agado. Ili estas aŭ elektitaj mutaciaj ŝosoj aŭ rezultoj de de homa krucigado. Tiuj novaj kultivaroj plue estas multigataj vegetative.

Metodoj

La bredisto provas plibonigi ekzistantaj rozoj per celdirektita krucigado kun aliaj specioj kaj kultivaroj. Alia metodo estas ke la bredisto observas hazardajn mutaciojn kaj multigas ilin vegetative. Tiuj novaj formoj nomiĝas en hortikulturo mutaciaj ŝosoj. La ŝosoj ankaŭ estas multigataj vegetative. La mutacia ŝoso ofte nur havas alian florkoloro, povas ankaŭ havi komplete aliaj kresko-ecojn kiel la patrina planto.

Bredadceloj

Gravaj bredadceloj estas la konstanta pluevoluado de:

  • floraj ecoj: florkoloro, florpleneco, odoro, mempurigado, remontado
  • kresko-ecoj: kreskoforto, rezistado kontraŭ malsanoj
  • ecoj rilate la medio: frostrezisteco, rezisteco kontraŭ pluvo kaj vento
  • specialaj bredadceloj: taŭgeco por potkulturo, facila flegado

„Bluaj“aŭ „blankaj“ rozoj estas la deziro de ĉiu rozbredisto. Tio ne eblas per konvenciaj metodoj, ĉar mankas al la rozacoj geno por la blua kolorsubstanco. Bredisto volonte informas pri preskaŭ bluaj aŭ preskaŭ nigraj rozoj.

Mejloŝtonoj de la rozbredado

'La France', la unua te-hibrido, Gulliot 1867

Kiel unua rozbredaĵo en Germanujo estas rigardata la gaŭla rozo 'Perle von Weißenstein'. Ĝi estis bredita ĉ. 1773 de Daniel August Schwartzkopf en Kassel kaj retrovita de Wernt Grimm en la rozparko Bergpark Wilhelmshöhe.

Turnopunkto de la rozbredado estis la jaro 1867, kiam la franc ĝardenisto Jean Baptiste Gulliot malkovris la Tte-hibrido 'La France' kiel semplanto. Tiu estas rigardata kiel transiro de la malnovaj rozoj aŭ klasikaj rozoj al la modernaj rozoj.

La historio de la kulturrozoj estas forte ligita al la nomoj de la rozbredistoj – ofte ĝardenistaj familio de pluraj generacioj– kiuj antaŭenigis ekde la 17a jarcento la evoluon de kulturrozoj.

Listo de rozbredistoj

Henry Bennett (1823–1890)
Pedro Dot, 1930s
Jules Gravereaux, 1900
Joseph Pernet-Ducher, 1929
rozbredisto naskita mortita lando
Domenico Aicardi18781964Italujo
John ArmstrongUsono
David C. H. Austin1926Anglujo
René Barbier18451931Francujo
Karl Baum19112004Germanujo
Peter Beales1964Anglujo
Jean BéluzeFrancujo
Henry Bennett18231890Anglujo
Ann und John A. BentallAnglujo
Vincenz Berger18831974Germanujo
Jan Böhm18881959Ĉeĥujo
Eugene BoernerUsono
Franz Karl Brümmer18741948Germanujo
Max Buntzel18501907Germanujo
Maria Henrietta Chotek18631945Aŭstrio-Hungario
Griffith Buck19151991Usono
Georges Delbard19061999Francujo
Jacques-Louis Descemet17611839Francujo
Dickson Nurseries Ltd.Irlando
Pedro Dot18851976Hispanujo
Claude Ducher18201874Francujo
André EveFrancujo
Hans Jürgen Evers19402007Germanujo
Jean-Marie Gaujard19031995Francujo
Rudolf Geschwind18291910Aŭstrio-Hungario
Jules Gravereaŭ18441916Francujo
Jean Baptiste Gulliot18031882Francujo
Julien-Alexandre Hardy17811876Francujo
Robert Harkness18511920Anglujo
Karl Hetzel19232003Germanujo
Richard Huber19272013Svislando
Jackson & PerkinsUsono
Hermann Kiese18651923Germanujo
Reimer Kordes19221997Germanujo
Wilhelm Kordes 2a18911976Germanujo
Max Krause18801937Germanujo
Jean Laffay17951878Francujo
Peter Lambert18601939Germanujo
Walter E. Lammerts19041996Usono
Louis Lens19242001Belgio
Gergely Márk19232012Hungarujo
Samuel McGredyIrlando
MeillandFrancujo
Moreau-RobertFrancujo
Ralph Moore19072009Usono
Wilhelm Mühle18441908Bohemio/Rumanio
Werner Noack1927Germanujo
Louis Claude Noisette17721849Francujo
Pierre Oger18161894Francujo
Pernille Olesen1949Danujo
William Paul18231905Anglujo
Louis Joseph Ghislain Parmentier17821847Belgio
Joseph Hardwick Pemberton18521926Anglujo
James Plaisted Wilde, Lord Penzance18161899Anglujo
Jean Pernet18321896Francujo
Joseph Pernet-Ducher18591928Francujo
Dorus Theus Poulsen18501925Danujo
Marcel RobichonFrancujo
Gerrit de Ruiter18821965Nederlando
Ewald Scholle1934Germanujo
Daniel August Schwartzkopfĉ. 17381817Germanujo
Rolf SieversGermanujo
Peter Strassheim18501923Germanujo
Herbert SwimUsono
Mathias Tantau18821953Germanujo
Mathias Tantau jun.19122006Germanujo
Victor Teschendorff18771960Germanujo
Graham Thomas19092003Anglujo
Walter van Vleet18571922Usono
Jean Pierre Vibert17771866Francujo
Max Vogel18931949Germanujo
Christoph Weigand18391909Germanujo
Nicola Welter18541920Germanujo

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Annette Timmermann, Andrea Rausch: DuMonts kleines Rosenlexikon - Sorten, Herkunft, Verwendung und Pflege. Nebel Verlag 2004, ISBN 3-89555-206-2

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.