Rozario estas preĝilo, kiu konsistas el ŝnureto kun bidoj aŭ nodoj, kiuj utilas por nombri la preĝojn de la rozaripreĝo.
Rozarioj ekzistas ne nur en la rom-katolika eklezio, sed ankaŭ en aliaj kristanaj kaj eksterkristanaj kulturoj.
Rom-katolika rozario
La rom-katolika rozario konsistas el rondo kun 5 dekopoj da malgrandaj globetoj sur ŝnureto, dispartigitaj de po unu pli granda globeto. Ekzistas aparta ŝnureto fiksita inter du dekopoj, kiu surhavas tri malgrandajn globetojn inter du grandaj. Fine de tiu ŝnureto troviĝas kutime kruco.
Ortodoksa preĝoŝnuro
La ortodoksa ekvivalento de la rozario, la preĝoŝnuro (ruse: tschotki; greke: Komboskini) konsistas en sia originala formo ne el perloj, sed el ŝnuro, nodita 30, 33, 50, 100 aŭ pli da fojoj.
La fermita ŝnuro estas signo por la neniam ĉesanta monaĥa preĝo. Oni uzas ĝin en la ortodoksa eklezio por la jesupreĝo, malpli por nombri la preĝojn ol kiel koncentriĝhelpilo kaj por regula ritmo.
Anglikana rozario
La anglikana rozario (angle: anglican prayer beads) estas relative juna preĝformo, kiu enhavas elementojn de la katolika kaj ortodoksa rozarioj. Lynn Bauman evoluigis en la 1980-aj jaroj la formon de la anglikana rozario, kiu konsistas el kruco kaj 33 perloj. La preĝo ekas je la kruco, sekvas la unua granda perlo (the invitatory) kaj poste la kvar vicoj, kiuj konsistas el po unu granda perlo (the cruciforms) kaj sep malgrandaj (the weeks).
Ne ekzistas deviga rilato inter la perloj kaj preĝoj, ĉiu povas mem elekti ilin.
Islamaj preĝoĉeneto kaj rozario
La islama preĝoĉeneto nomiĝas tasbih aŭ masbaha. Ĝi ekzistas en multaj diversaj formoj kun 11, 33, 99 aŭ 1.000 perloj. Dum la preĝo oni aŭ ripetas la 99 nomojn de Alao, kiu ekzistas en la Korano aŭ aliajn religiajn vortojn.
La islama rozario, nomata sabbha konsistas el kvar partoj. Ĉiuj kvar partoj havas entute 33 perlojn, el ligno aŭ plasto, malgrandaj aŭ grandaj. Oni povas uzi tian rozarion laŭ du diversaj principoj
Budhisma aŭ hinduisma preĝoĉeneto
La budhisma kaj hinduisma preĝoĉeneto nomiĝas mala (sanskrite: माला, mālā) kaj konsistas kutime el 108 perloj. Ĝi estas plej ofte farata el naturaj produktoj, kiel nuksoj aŭ palmligno. Foje oni uzas ankaŭ ostojn aŭ kornajn perlojn kiel simbolo por la efemereco de la vivo.
En budhismo la 108 perloj rilatas al la 108 volumoj de la instruoj de Budho. En hinduismo la 108 perloj reprezentas nomojn aŭ ecojn de la dio al kiu oni preĝas.