Royal Society of Arts | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1754 vd | ||||
Geografia situo | 51° 30′ 33″ N, 0° 7′ 20″ U (mapo)51.509043-0.12215Koordinatoj: 51° 30′ 33″ N, 0° 7′ 20″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
| |||||
Fondinto(j) | William Shipley vd | ||||
Ĉefestro(j) | Anno Princino Reĝa de Britio vd | ||||
Estr(ar)o | Matthew Taylor | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Royal Society of Arts aŭ Reĝa Societo de Artoj estas mallongigo de angle Royal Society for the encouragement of Arts, Manufactures & Commerce ("Reĝa societo por kuraĝigo de artoj, manufakturoj kaj komerco). Ĝi estas societo kies sidejo estas en Londono, Britio. Ĝi estis fondita en 1754 kaj ricevis en 1847 reĝan ĉaton. Ĝi havis famegajn membrojn, kiel Benjamin Franklin, Karl Marx, Adam Smith, William Hogarth, Charles Dickens, Guglielmo Marconi kaj John Diefenbaker. Hodiaŭ, ĝi estas tre grava scienca societo en Britio.
Royal Society of Arts kaj Esperanto
Ĉirkaŭ 1930 la „Royal Society of Arts“ decidis aranĝi la Esperanto-ekzamenojn en Britio. Dum 20 jaroj ekde ĉirkaŭ 1950 la pastro William John Downes, membro de la Akademio de Esperanto de post 1950, estis la ĉefa ekzamenisto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.