Komunumaro Roveredo
Blazono de la komunumaro Roveredo
Roveredo kaj San Vittore
Mapo de la komunumaro Roveredo
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
ĈeflokoRoveredo
Koordinatoj 46° 14′ N  7′ O / 46.233 °N, 9.117 °O / 46.233; 9.117 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ N  7′ O / 46.233 °N, 9.117 °O / 46.233; 9.117 (mapo)
Nombro de loĝantoj4841 (2009-12-31)
Areo112,97 km²
Loĝantardenseco43 loĝantoj/km²

La komunuaro Roveredo estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 4841 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Roveredo.

Geografio

La komunumaro Roveredo konsitas el la suba parto de la Valo de Mesoko, kiun trafluas la rivero Moësa, orienta alfluanto de Tiĉino.

Trafiko

Tra Roveredo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis.

Komunumoj de la komunumaro Roveredo

La komunumaro Roveredo konsistas (stato en 2011) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Roveredo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
CamaCama50015.003831
GronoGrono92914.813832
LeggiaLeggia1319.183833
RoveredoRoveredo239338.793834
San VittoreSan Vittore73122.063835
VerdabbioVerdabbio15713.133836
Totale 64841112,97

Historio

La unua dokumenta mencio de Roveredo datiĝas el la jaro 1219 kiel Regoredo. La komunumaro Roveredo estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama nova administracia ordo de Kantono Grizono el la malnova Supera Tribunala Roverdo. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.