Rotsee | ||
---|---|---|
![]() | ||
lago | ||
Situo | Kantono Lucerno | |
Ĉefaj elfluoj | Ron | |
Setlejoj | Lucerno, Ebikon | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 666502 / 213560 (mapo)47.0697222222228.3141666666667419Koordinatoj: 47° 4′ 11″ N, 8° 18′ 51″ O; CH1903: 666502 / 213560 (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 419 m | |
Surfaca areo | 48 ha | |
Maksimuma longo | 2,5 km | |
Maksimuma larĝo | 250 m | |
Maksimuma profundo | 16 m | |
La Rotsee [ro:tze:] (Ruĝa Lago en la germana lingvo) estas natura lago sur la norda rando de Lucerno (Svislando). Ĝi havas longecon de 2500 m kaj larĝecon de proksimume 200 m. Ĝia tereno estas apudurba ripozumejo kaj la bordo estas naturrezervejo. La akvo elfluas per la rivero Ron, kiu ĉe Root fluas en la riveron Reuss.
Laŭ la norda bordo iras la fervojo Zugo-Lucerno de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.
Uzo
La lago bone taŭgas por remkonkursoj. Per 2,5 km da longo kaj rekta formo ĝi formas naturan remkonkursejon – la internacie kutima konkursdistanco en remado estas 2 km. Montetoj ĉirkaŭas la lagon kaj tiel protektas ĝin kontraŭ vento. Krome la trafluo estas malforta. Ĉar la kondiĉoj de la natura lago por remado estas tiel bonaj, ĝi ankaŭ estas nomita Dioj-lago de remistoj.[1]
Ĉiujare sur la Rotsee okazas la Lucerne Regatta (Lucerna Remkonkurso) kiel unu el la tri konkursoj pri la Monda Rempokalo. Ĝi estas unu el la plej eminentaj internaciaj remkonkursoj. Sur la Rotsee okazas ekde 1933 remkonkursoj. 1962, 1974, 1982 kaj 2001 tie okazis mondaj ĉampionumoj. Same ĉiujare okazas tie la Rotseelauf (Ruĝlaga Kuro). En 2019 ĝi okazis la 50-an fojon.
Geologio
La Rotsee estas tipa glacia lago. Ĝi probable estas eksfluejo de la Rivero Reuss.[2]
«Seegfrörni»
En malvarmaj vintroj la lago kelkfoje tute glaciokovriĝas tiel ke la oficistaro permesas suriri kaj galcikuri sur la lago. Lastfoje tiu lagofrostiĝo okazis en 1986 kaj en Februaro de 2012.
Bildaro
- Glaciokovrita lago en Februaro de 2012
- Norda bordo dum sunsubiro
Referencoj
- ↑ Vom Güllenloch zum Göttersee, Artikolo de la Nova Zuriĥa Gazeto (NZZ) de la 16-a de Aŭgusto 2001
- ↑ Waltraud Hörsch (2010-05-05). Rotsee (germane). Alirita 18-a de Marto 2020.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Luzern Tourismus AG Arkivigite je 2020-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Paĝo de turisma firmao pri la lago
- Rowing Centre Lucerne-Rotsee