![](../I/Ac.galerius2.jpg.webp)
Fama Rotonda templo en Thessaloniki, Grekio.
![](../I/%C3%98sterlarsRundkirke.JPG.webp)
La plej konata dania rotondo estas la vilaĝa paroĥa preĝejo ĉe Østerlars.
![](../I/SIF-Beehive-3-Cropped.jpg.webp)
Beehive, Wellington, Novzelando
![](../I/Raffaello_-_Spozalizio_-_Web_Gallery_of_Art.jpg.webp)
"Geedziĝo de Mirjam" sur la fono de rotondo en la pentraĵo de Rafaelo
Rotondo estas ronda konstruaĵo kun kupolforma tegmento tipa por romanika konstrustilo, disvastiĝinta en Eŭropo ĉirkaŭ la 10-a jarcento, inter la malapero de la klasika Romana arto kaj la apero de la gotika stilo, kaj kiu estas karakterizata de duonsferaj volboj, rondarkaj fenestroj kaj apogpilastroj[1].
Laŭ Francisko Azorín rotondo estas Rondoforma konstruaĵo, ofte kun kupolo.[2] Li indikas etimologion el la latina rotondus, el rota (rado).[3]
Rotondoj
Østerlars, Danio
Thessaloniki, Grekio
Pisa, Italio
Rotondo (Öskü), Hungario; Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Kiszombor), Hungario; Rotondo de Sankta Anna (Kallósd), Hungario
Beehive, Novzelando
Bíňa, Slovakio (dum la konstruo Hungario)
Šivetice, Slovakio (dum la konstruo Hungario)
Selo (Moravske Toplice), Slovenio (dum la konstruo Hungario)
Vidu ankaŭ
Piednotoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 179.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.