ISO-lingvokodo :

639-1 =mankas
639-3 =roo

La rotokasa lingvo estas parolata en Bougenvilo, insulo oriente de Nov-Gvineo, parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas ano de la orientpapua lingvaro. Ĝia ĉefa famigaĵo, lingvistike, estas ke ĝi havas unu el la plej malgrandaj fonemaroj en la mondo: ses konsonantoj (p t k v r g) kaj kvin vokaloj (i e a o u); la /t/-fonemo havas la alofono [s] antaŭ la /i/-fonemo. Nur la murapirahana havas malpli da fonemoj.

Tiel, la rotokasa alfabeto konsistas el dek du literoj: AEIGKOPRSTUV.

La fonemoj de la rotokasa, en IFA, estas:

              Bilabiala   Alveolara   Velara
Voĉa plozivo      p          t          k
Senvoĉa plozivo                         g
Voĉa frikativo    β
Senvoĉa frikativo            s
Voĉa frapeto                 ɾ

Vokaloj i e ɑ o u

Ortografie, v signifas IFA /β/.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.