Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rothenbrunnen (stacidomo). |
Rothenbrunnen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Domleschg |
Koordinatoj | 46° 46′ 12″ N 9° 25′ 23″ O / 46.77000 °N, 9.42306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 12″ N 9° 25′ 23″ O / 46.77000 °N, 9.42306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 307 |
Areo | 3,11 km² |
Alteco | 625 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7405 |
Komunumkodo | 3637 |
Pri la komunumo
Rothenbrunnen (en la romanĉa lingvo: Giuvaulta) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 307 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Rothenbrunnen situas ĉe la orienta bordo de la Malantaŭa Rejno sur mallarĝa ebenaĵo en la valgrundo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rothenbrunnen mem la setlejo Curnatsch en la nordo de la komunumo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rothenbrunnen limas en nordo al Domat/Ems, en oriento kaj sudo al Tomils, en sudokcidento al Cazis, kaj en nordokcidento al Rhäzüns.
Trafiko
Rothenbrunnen per du pontoj estas konektita kun la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiu pasas okcidente de la rivero tra la teritorio de la komunumo Cazis. Ankaŭ la stacidomo Rothenbrunnen de Retia Fervojo situas okcidente de la Malantaŭa Rejno sur la teritorio de la najbara komunumo tamen tute proksime de la vilaĝocentro. De Rothenbrunnen krome poŝtaŭtolinioj kondukas al Thusis kaj Rhäzüns. En la sudo de la komunumo ĉe la limo al Tomils situas alveturejo al la svisa aŭtovojo A13, kiu pasas laŭlonge de Malantaŭa Rejno tra la komunuma teritorio.
Lingvoj
Rothenbrunnen estis origine romanĉlingva komunumo. En la 19-a jarcento ankoraŭ la granda plimulto de la loĝantaro parolis la romanĉan, nome dum la popolnombrado de 1880 71%. En la jaro 1900 ankoraŭ 47% de la loĝantaro estis romanĉlingva, dum la germanlingvanoj jam estis la plimulto, nome 49%. Dum al 20-a jarcento la nombro de romanĉlingvanoj en Rothenbrunnen same kiel en aliaj romanĉlingvaj komunumoj konstante malpliiĝis. Dum la popolnobramdo de 1980 parolis 65,76% de la loĝantaro la germanan lingvon kaj nur ankoraŭ 10,92% la romanĉan. Dum la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de germanlingvanoj kreskis al 83,18%, dum la romanĉan parolis 7,58% kaj la italan 1,66%.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rothenbrunnen datiĝas el la jaro 1472 kiel Hof Juvalt (laŭ ĝia romanĉlingva formo). Dum la 12-a respektive 13-a jarcento estis konstruitaj la du brugoj Alta Juvalto (germane Hochjuvalt) kaj Interna Juvalto (Innerjuvalt). Ĝis 1848 Rothenbrunnen estis frakcio de la komunumo Tomils. Tiam ĝis sendependiĝis kaj farigixs propra komunumo. Ĝian germanlingvan nomon, kies signifo en Esperanto estas ruĝa fonto, ricevis la komunumo de jodakva fonto, kiu nutris ĝis la jaro 1922 kuracbanejon. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rothenbrunnen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo de la komunumo Rothenbrunnen
- Rothenbrunnen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
- Ruino de la Burgo Alta Juvalto
- Burgo Interna Juvalto
- Reformita preĝejo