Rostek
Ростех
holdingo ŝtata entrepreno negoco vd
Dum 2007 - nekonata/nuntempe
Jura formo state corporation (Russia)
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Dungitoj 453 000 (stato: 2016)
Posedata de Registaro de la Rusia Federacio vd
filiaj kompanioj Vysokotochnye Kompleksy Techmash Koncerno Kalaŝnikov Uralvagonzavod Russian Helicopters Unuiĝinta Aeronaŭtika Korporacio United Engine Corporation Aviation Equipment Holding KRET Ruselectronics Shvabe Holding Rosoboroneksport Volgograd Tractor Factory vd
Posedataj kompanioj KamAZ vd
TTT Oficiala retejo
Emblemo de Rostekhnologii (2007-2009)

Rostek (ruse Ростех, plennome ruse Государственная корпорация по содействию разработке, производств у и экспорация по содействию разработке, производств у и экспорация по содействию водействию ной продукции «Ростех», signifante Ŝtata Korporacio por Helpo al Disvolviĝo, Produktado kaj Eksportado de Altteknologia Industria Produkto «Rostec»), antaŭe Rosteknologioj (ruse Ростехнологии) estas rusa registara entrepreno, establita malfrue en 2007 por antaŭenigi la evoluon, produktadon kaj eksporton de altteknologiaj industriaj produktoj por la civilaj kaj armeaj sektoroj. La korporacio unuigas proksimume 700 unuojn kiuj konsistigas 14 holdingojn: dek unu holdingojn funkciigantaj en la militindustrio kaj 3 en la civila sektoro. La kompanioj kiuj estas parto de Rostec situas en 60 regionoj de la Rusia Federacio kaj provizas produktojn al pli ol 70 landoj tra la mondo [1].

La ĉefoficisto de la firmao estas Sergej Cemezov, kaj la ĉefaj oficejoj de la korporacio situas en Moskvo. En 2020, Rostek, inkluzive de ĝiaj filioj, laborigas 475,000 homojn.

La 21-an de decembro 2012, ĝi markis sin kun nova nomo de Rostechnologies al Rostec (esperantigite Rostek), kaj ankaŭ lanĉis novan emblemon, dum marka procezo kiu kostis 1.5 milionojn da dolaroj. Post la ukraina-rusa konflikto kaj la aneksado de la Krimea Duoninsulo en 2014, la registaro de Barack Obama trudis sankciojn al la korporacio, kaj sankcioj ankaŭ estis truditaj al la estro de la organizaĵo, Sergej Cemegov, kies vizo estis nuligita kaj liaj havaĵoj en la Eŭropa Unio estis frostigitaj.

Organizo

La ĉefaj komercaj posedaĵoj konsistigas 3 grupojn: aviado, elektroniko, armiloj.

Aviado

Elektroniko

  • Ruselektroniko
  • Shvabe (Optikaj Sistemoj kaj Teknologioj ĝis la 26-an de oktobro 2012)
  • Unuiĝinta Instrument Manufacturing Corporation
  • Konsorcio "Avtomatika"

Armilaro

  • "Tecmash" Konsorcio
  • Vysokotochnye Kompleksy (altprecizecaj sistemoj)
  • RT-Kemia komponaĵo
  • Koncerno Kalaŝnikov
  • NPO SPLAV
  • TSNIITOCHMASH

Aliaj firmaoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.