Rossija | ||
---|---|---|
former hotel • pereinta konstruaĵo • hotelo [+] | ||
Koordinatoj | 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)55.75138888888937.628888888889Koordinatoj: 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo) | |
Arkitekto | Dmitrij Nikolajeviĉ Ĉeĉulin | |
Estiĝo | 1967 | |
Konsekro | 15-a de januaro 1967 | |
Rossija | ||
Vikimedia Komunejo: Rossiya Hotel [+] | ||
"Rossija" ("Rusio", ruse Россия) estis hotelo, funkciinta en Moskvo ekde 1960-aj jaroj ĝis 2006. La hotelo situis en historia urboparto Zarjadje (parto de Kitaj-gorod) apud Moskva Kremlo kaj estis unu el la plej grandaj hoteloj en la mondo.
Projekto kaj konstruado
Dekomence sur tiu loko oni planis konstrui la okan "nubskrapulon de Stalino" kun 32 etaĝoj kaj alteco 275 metroj laŭ projekto de arkitekto D. Ĉeĉulin. Ĝia konstruado estis haltigita en 1954 post morto de Josif Stalin, kio tre malkontentigis ĝian arkitekton. Al la projekto de la konstruaĵo oni revenis en 1960-aj jaroj, sed tiam oni jam decidis konstrui hotelon.
Sub gvido de Ĉeĉulin grupo da arkitektoj kreis novan projekton. En 1964 - 1967 la hotelo estis konstruita. Ĝi fariĝis la plej granda hotelo en la mondo kaj pro tio en 1970-aj jaroj trafis al la Guinness-libro de rekordoj.
Por tiom granda konstruado estis forigitaj kelkaj mallarĝaj stratetoj centre de Moskvo (Jeleckij, Zarjadjevskij kaj aliaj)
Arkitekturo
La hotelo konsistis el kvar 12-etaĝaj konstruaĵoj, starigitaj je rektangulo, kaj 23-etaĝa (Norda) turo (80 m alta). En la suda ejo estis koncerta halo (por 2500 personoj, malfermita en 1971), apude 2-hala kinejo "Zarjadje" (por 1500 personoj). Sub la hotelo estis militobjektoj.
La hotelo entenis 3500 ĉambrojn por 5300 gastoj. Tie funkciis preskaŭ cent liftoj[1].
Malkonstruado
En 2004 estraro de Moskvo decidis fermi kaj malkonstrui la hotelon. Anstataŭ ĝi oni planis konstriu hotela-komercan konplekson de novaj konstruaĵoj (malpli grandan). En novembro de 2004 pasis konkurso por rekonstruo, kiun partoprenis kompanioj Bauholding Strabag AG, "Monab" kaj ST Development (gajnis la lasta).
Ekde la 1-a de januaro 2006 la hotelo estis fermita, marte de la sama jaro komenciĝis malkonstruado. La suprajn etaĝojn oni malmuntis, la malsupraj kvin estis rompitaj per peza maŝinaro.
La 20-an de januaro 2012 dum renkontiĝo de Vladimir Putin kaj Urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin estis decidite sur la loko de estinta hotelo planti parkon nomata Parko Zarjadia.