Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rosice (apartigilo) |
Rosice | |||
germane Rossitz | |||
urbo | |||
Vido de sudo al Rosice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Rosice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Rosice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Situo | Rosice | ||
- alteco | 326 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 10′ 56″ N 16° 23′ 16″ O / 49.18222 °N, 16.38778 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,74 km² (1 274 ha) Rosice u Brna | ||
Loĝantaro | 6 656 (2023) | ||
Denseco | 522,45 loĝ./km² | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1259 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 665 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583782 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 14 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rosice (Brno-Country District) | |||
Retpaĝo: www.rosice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Rosice (germane Rossitz) estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas 16 km okcidente de Brno en Boskovica sulko sur la kunfluejo de rivereto Bobrava kun rojo Říčanský potok. Vivas ĉi tie 6 656 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Říčany, Babice u Rosic, Tetčice, Zastávka, Litostrov, Kratochvilka, Ostrovačice, Příbram na Moravě kaj Omice.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1259.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 676 |
1880 | 3 058 |
1890 | 3 055 |
1900 | 3 398 |
1910 | 3 817 |
1921 | 4 109 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 984 |
1950 | 4 634 |
1961 | 4 819 |
1970 | 4 396 |
1980 | 4 978 |
1991 | 4 985 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 296 |
2014 | 5 856 |
2016 | 5 973 |
2017 | 6 053 |
2018 | 6 144 |
2019 | 6 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 6 291 |
2021 | 6 600 |
2022 | 6 466 |
2023 | 6 656 |
Memorindaĵoj
- Kastelo sur monteto super la kunfluejo de Bobrava kun rojo Říčanský potok estas dominaĵo de la urbo. La loka burgo estis alikonstruita en la kastelon verŝajne dum Pertold z Lipé. Plua alikonstruo en renesancan stilon okazis dum Zierotinidoj en la 17-a jarcento. Lasta privata posedanto de la kastelo estis Maŭrico Arnold barono de Forest-Bischofsheim, kiu spitis al parcela reformo.
- Dekana kaj paroĥa preĝejo de sankta Marteno
- Pilgrima kapelo de La plej sankta Triunuo
- Fontano kun statuo de slava diino Živěna en la placo estis instalita en la jaro 1868
- Punpilorio sub la urbodomo ne estas uzata ekde nuligo de loka gorĝa juĝo de la jaro 1752. Ĝi estis levigita al la nuntempa loko en la jaro 1959.
- En Rosice havas sidejon ankaŭ abelbredista muzeo.
Personecoj
- Jan Bobrovský (* 1945), basketbala ludanto kaj trejnisto
- Zdenek Bobrovský (1933–2015), basketbalisto
- Karel Franz ml. (1864–1933), Kuracisto, fakulo en kuracado de tuberkulozo
- Antonín Kolek (1895–1983), verkisto
- Vladimír Koukal (1931–1961), pastro
- Vladimír Malacka (1893–1960), muzika komponisto
- Oldřich Med (1914–1991), salesiana pastro, verkisto
- Miroslav Mikulášek (* 1930), ĉeĥa altlerneja instruisto, literatura sciencisto kaj rusisto
- Jindřiška Smetanová (1923–2012), verkistino, scenariistino
- Emil Vaňura (1899–2003), diplomato
- Vilém Vaňura (1908–1982), muzika komponisto
- Antonín Zhoř (1896–1965), verkisto
Pluaj fotoj
- Vido de sudoriento
- Urbodomo
- Fontano antaŭ la urbodomo kaj palaco de Rahn
- Fontano en la placo kun statuo de diino Živěna
- Kastelo
- Korto de la kastelo
- Korto de la kastelo - detalo de arkadoj
- Kastela kultura centrejo
- Kapelo de La plej sankta Triunuo
Panoramo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.