Juna Rosansero en Kalifornio, Usono | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chen rossii (Cassin, 1861) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Rosansero (Chen rossii aŭ Anser rossii) estas birdospecio de la familio de Anasedoj kaj genro Chen aŭ de blankaj anseroj de Nordameriko.
La American Ornithologists' Union lokas tiun specion kaj la aliajn du el la "blankaj anseroj" en la genro Chen pli ol ĉe la pli tradicia genro de "grizaj anseroj" nome Anser.
Tiu ansero reproduktiĝas en norda Kanado, ĉefe en la Rifuĝejo por migrantaj birdoj Reĝino Maud,[1] kaj vintras multe pli sude en la kontinento en Suda Usono kaj foje en norda Meksiko.
La plumaro de tiu specio estas blanka escepte pro la nigraj flugilpintoj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al blanka morfo de Neĝansero sed proksimume 40% pli malgranda. Aliaj diferencoj el la Neĝansero estas ke la beko estas pli malgranda en proporcio al sia korpo kaj ne havas la "nigrajn lipojn". La malhela fazo estas tre rara.
La Rosansero estas rara vaganto en Okcidenta Eŭropo, sed ĝi estas komune tenata en kolektoj de akvobirdoj kaj tiele plej verŝajne tiuj birdoj ne estas naturaj sed fuĝintaj. Fuĝintaj aŭ naturiĝintaj specimenoj estas trovataj ofte, kutime kun aliaj naturiĝintaj anseroj kiaj Kanada ansero, Griza ansero kaj Blankvanga ansero. Tamen, individuoj aŭ malgrandaj grupoj kiuj ŝajnas de natura origino videblis en Nederlando kaj Britio.
Tiu specio tiele nomiĝas honore al Bernard R. Ross, grava komercisto de la Kompanio de la Golfo Hudson ĉe Fort Resolution en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado.[2]
Referencoj
- ↑ Queen Maud Gulf. Arkivita el la originalo je 2007-02-18. Alirita 2012-03-17.
- ↑ "The Scabby-Nosed Wavey", time.com, 16a de decembro, 1940. Kontrolita 2009-05-01. Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2012-03-17.
Literaturo
- BirdLife International (2009). Chen rossii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2010, versio 3.1. IUCN 2010. Elŝutita 1 Apr 2011. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- Sibley, David. (2000) The Sibley Guide to Birds. Knopf. ISBN 0-679-45122-6.
Eksteraj ligiloj
- Ross's Goose Chen rossii - USGS Patuxent Birdidentigejo
- Rosansero - Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Rosansero, Informaro kaj fotoj - Suddakotaj Birdoj
|