Romia mitologio estas mitologio de la popolo de la antikva Romo. Ili havis siajn proprajn diojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 dioj, (nomita Dii Consentes), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefdiojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.
Dioj
Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;
Jupitero | – Zeŭso |
Junona | – Hera |
Minerva | – Atena |
Vesta | – Hestia |
Plutono | – Hadeso |
Diana | – Artemisa |
Venuso | – Afrodita |
Marso | – Areso |
Merkuro | – Hermeso |
Neptuno | – Pozidono |
Vulkano | – Hefesto |
Apolono | – Apolono |
Aliaj:
Greko-romanaj dimitoj
Francisko Azorín listigas plej konatajn greko-romajn mitojn.[1] Jen ili kun la mita senco:
- Zeŭso.- Jupitro.------------diopatro, ĉielo.
- Hera.- Junona.-------------diopatro edzino, aero.
- Posejdo.- Neptuno.--------marestro, akvo.
- Demetra.- Cerera.---------terpatrino, kamparo.
- Apolo.- Febo.---------------suno.
- Artemisa.- Diana.-----------luno.
- Hefisto.- Vulkano.----------subtera fajro.
- Atena.- Minerva.------------arto, saĝo, aŭroro.
- Areso.- Marso.--------------milito.
- Afrodita.- Venera.-----------belo, volupto.
- Hermeso.- Merkuro.---------komerco, kuriero.
- Hestia.- Vesta.--------------hejma fajro.
- Kronoso.- Saturno.---------pratempo.
- Dioniso.- Bakho.------------vino.
- Hadeso.- Pluto.-------------subterestro.
- Cibela.- Rea.-----------------dipatrino, tero.
- Persefona.- Proserpino.----infera diino.
- Eroso.- Amoro.- Kupido.----voluptamo.
- Jano.----------------------------pordofeo, dufaca dio.
- Semela.- Konsiva.-----------grenkampo.
- Libeno.- Libero.--------------vinverŝanto.
- Pano.- Faŭno.- Silvano.----kamparestro, arbarestro.
- Heba.- Juventa.---------------bela juno.
- Eoso.- Aŭroro.-----------------matenbrilo.
- Leta.- Letona.-----------------nokto, forgeso.
- Erinja.- Furia.-----------------venĝo.
- Erisa.- Diskordia.-----------malkonkordo.
- Lamia.- Larva.---------------sangosuĉo.
- Gea.- Tella.-------------------tero.
- Urano.- Orfeo.---------------artkanto, ĥorfeo.
- Priapo.- Mutuno.-------------peniso, virilo.
- Kero.- Fatumo.---------------fatalo, destino, sorto.
- Palada.- Duelona.------------milito diino, duelino.
- Erebo.- Tartaro.---------------subterejo, infero.
- Mnemosino.-------------------memoro.
- Flora.---------------------------florfeino.
- Eolo.----------------------------ventodio, aerfeo.
- Sileno.------------------------Bakho-kunulo.
- Irida.---------------------------ĉielarko.
- Maia.--------------------------patrino de Merkuro.
- Prometeo.----------------------prametio, fajrarto.
- Ciklopoj.----------------------eguloj, gigantoj.
- Titano.------------------------fajro, forteguloj.
- Kabiroj.-----------------------subterfeoj.
- Centaŭroj.---------------------ĉevalhomoj.
- Glaŭko.------------------------marverda brilo.
- Himeno.------------------------edziĝo.
- Herkuleso.---------------------heroulo, fortegulo.
- Nimfoj.------------------------ondinoj, akvofeinoj.
- Tifono.------------------------mallumo, dezerto.
- Cerbero.-----------------------infera hundo, gardisto.
- Harpioj.-----------------------rabobirdoj.
- Gorgonoj.----------------------terurego.
- Nemesida.----------------------venĝo.
- Penatoj.-----------------------hejmo feoj, prauloj.
- Eskulapo.----------------------kuracestro.
Sakrosankteco
En la antikvroma religio, sakrosankteco (latine: sacrosanctitas) estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj. Sankta (sanctus/sancta/sanctum) estis tio, kies kontraŭadon oni punis; la puno estis plej ofte (nome en la kazo de sakrosankteco) sakrigo (sacratio): tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko (sed havaĵo de la dioj), kaj oni vidis tiun kiel timendan.
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 140-141.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Romans Online (angle).
- Classical Mythology (angle).
- Mitologia de Roma Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine (hispane).
- Historio de samseksamo Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine (france).