Rombo-seslatera dekduedro
Pliaj nomoj Plilongigita dekduedro
Etendita romba dekduedro
Bildo
Speco Dekduedro
Verticoj 18
Lateroj 28
Listo de verticoj (8) 4.6.6
(8) 4.4.6
(2) 4.4.4
Edroj detale 8 romboj
4 seslateroj
Geometria simetria grupo D4h
Propraĵoj konveksa, zonopluredro

La rombo-seslatera dekduedro estas konveksa pluredro kun 8 rombaj kaj 4 egallateraj seslateraj edroj.

Ĝi estas nomata ankaŭ kiel plilongigita dekduedroetendita romba dekduedro ĉar ĝi estas rilatanta al la romba dekduedro per elvolvado de kvar rombaj edroj de la romba dekduedro en seslaterojn. Ĝi pro tio havas kelkajn la samajn propraĵoj kiel la romba dekduedro:

  • Ĝi povas kaheligi tutan eŭklidan spacon per siaj neturnitaj kopioj.
  • Simile al tio ke la romba dekduedro estas la ĉelo de Wigner-Seitz por korpocentrita kuba krado, ĉar la rombo-seslatera dekduedro estas plilongigita romba dekduedro, la rombo-seslatera dekduedro estas la ĉelo de Wigner-Seitz por iuj korpocentritaj kvarlateraj kradoj.

Parto de kahelaro de spaco per rombo-seslateraj dekduedroj

Referencoj

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.