Romba dudekedro | |
![]() | |
Verticoj | 22 |
Lateroj | 40 |
Edroj | 20 romboj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio D5d |
Propraĵoj | Zonopluredro, konveksa |
En geometrio, romba dudekedro estas konveksa pluredro komponita de 20 rombaj edroj. 3, 4 aŭ 5 romboj kuniĝas je ĉiu vertico.
Ĝi havas 10 edrojn sur la polusa akso kun 10 edrojn laŭ la ekvatoro.
Kvankam ĉiuj edroj estas kongruaj, la romba dudekedro ne estas edro-transitiva, pro tio ke oni povas distingi ĉu aparta edro estas proksima al la ekvatoro aŭ al la poluso per ekzamenigo de specoj de verticoj ĉirkaŭbarantaj la edron.
La romba dudekedro estas zonopluredro.
Ĝi havas duedran simetrion D5d.
Eksteraj ligiloj
- Romba dudekedro en Mathworld
- http://www.georgehart.com/virtual-polyhedra/zonohedra-info.html
- VRML modelo de George Hart
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.