RomanicaInterlingua Romanica estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de hispano Josu Lavin en 2001. Lavin estas unu el la ĉefaj uzantoj de interlingvao en interreto kaj ankaŭ prezidanto de "Academia pro Lingua Romanica". Ĝi estas okulfrape influita de Latino sen fleksio kaj Interlingvao. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Specimeno

Patro Nia:"Nostro Patre, qui es in los celos, sanctificato sia tu nomine; vena tu regno; facta sia tu voluntate super la terra como etiam in le celo. Da nos hodie nostro pan quotidiano, et pardona a nos nostras debitas como nos pardonamos a nostres debitores. Et non duce nos in tentation/temptation, sed libera nos de malo / del mal".


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.