Romanche estas montara rivero en la sudokcidentaj Alpoj de Francio. Ĝi fontas en la Dauphiné-Alpoj en norda parto de la montara linio Barre des Écrins kaj Meije, la du plej altaj montoj de la regiono. Ĝi trafluas la valon Vallée de la Romanche, bar-ŝvelas ĉe Lac du Chambon. Inter la lokoj La Grave kaj Le Bourg-d'Oisans alfluas ĝin Vénéon, fluanta el la nacia parko Écrins. Sude de Grenoble, ĉe Champ-sur-Drac, Romanche alfluas - kiel dekstra alfluanto - la riveron Drac.

La sovaĝa fluakvo de la supera riverparo taŭgas por kajaksporto kaj por raftingo.

Trafluitaj departementoj

Lokoj ĉe la rivero

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.