Roman Weidenfeller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1980 (43-jaraĝa) en Diez |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.roman-weidenfeller.de/ |
Roman Weidenfeller (prononco laŭ sistemo IFA ʁɔˈmaːn ˈvaɪ̯dənˌfɛlɐ, simpligite [ROman VAJdnfela], naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1980 en Diez, do nun 43-aĝa) estas germana futbalisto, aktiva kiel golisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.
Interalie li en tiu teamo partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon. En la matĉoj de la nacia teamo li rekoneblas per la ĉemiza numero "22". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de Borussia Dortmund.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.