Roman Ŝirokov
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1981 (1981-07-06) (42-jaraĝa)
en Dedovsk
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto

Roman Ŝirokov aŭ plennome Roman Nikolajeviĉ Ŝirokov - cirile Роман Николаевич Широков, angle latinliterigata Shirokov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  6-an de julio 1981 en Dedovsk, Moskva provinco, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de kluboj en la urboj Moskvo, Kazanj, kaj en la moskva provinco ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo la urboj Vidnoje, Istra kaj Ĥimki, antaŭ ol ekaktivi en Sankt-Peterburgo. Krome Roman Ŝirokov ekde la jaro 2008 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.

Roman Shirokov


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.