Romaj ciferoj
SimboloValoro
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
50
100
500
1000
MMXXIV2024

La sistemo de romaj ciferoj (aŭ romanaj ciferoj) aperis ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. ĉe etruskoj kaj ĝin uzis ankaŭ latinlingvaj romianoj. Anoj de la eŭropa kulturo ankoraŭ uzas ĝin por horloĝoj, datoj, monatnombroj, kaj jarcentoj, kaj por nomoj de seriaj moŝtuloj, kiel reĝoj, imperiestroj, kaj papoj.

Skribo

Enirejo LII de la Koloseo, kun siaj romaj ciferoj ankoraŭ videblaj

Skribi naturalajn nombrojn per romaj ciferoj, oni skribas ilin en vico, dume, se la granda cifero staras antaŭ malgranda, ili adiciiĝas, ekzemple, . Kontraŭkaze, oni subtrahas la malgrandan nombron de la granda, ekzemple, . La dua principo estas uzata nur por eviti kvarfojan ripeton de la sama cifero: kvardek, ekzemple, estas esprimita per , kaj ne per misa .

Horloĝo de la kolegiata preĝejo en Kolonjo, kun romaj ciferoj (rimarku ke la IV fariĝis IIII kiel sur preskaŭ ĉiuj horloĝoj).

Plenumo de aritmetikaj operacioj per romanaj ciferoj estas maloportuna. Romianoj uzis abakon.[1]

Unikodo

Unikodo provizas specialaj signoj por la romaj ciferoj de 1 al 12, kaj apartaj signoj por 50, 100, 500, kaj 1000. Ili havas kodojn respektive

U+2160
al
U+216F

majusklaj kaj

U+2170
al
U+217F

minusklaj[2].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Menninger, Karl. (2013) Number Words and Number Symbols: A Cultural History of Numbers, trad. Paul Broneer (angle), p. 315. ISBN 978-0-486-31977-3.
  2. UnicodeSet. Unicode Consortium. Arkivita el la originalo je 2016-08-18. Alirita 2022-04-18.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.