Román Brunkala | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1782 en ![]() |
Morto | la 12-an de aŭgusto 1821 en ![]() |
Lingvoj | hungara • germana • latina |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • bestokuracisto |
Román Brunkala, laŭ hungarlingve kutima nomordo Brunkala Román estis hungaria altlerneja instruisto (lia nacieco estas nekonata).
Román Brunkala[1] naskiĝis en 1782 en Oravka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Orawka en Pollando), li mortis la 12-an de aŭgusto 1821 en Pest (urbo).
Biografio
Román Brunkala studis filozofion, juron, kirurgion, fine veterinaran medicinon en Reĝa Universitato de Pest, poste li daŭris la studojn en Universitato de Vieno. Hejmenveninta inter 1807-1810 li instruis veterinaran medicinon en Georgikon, poste en vetrinara fakultato de la Reĝa Universitato. Post morto de Sándor Tolnay (1817) li praktike estis katedrestro, tamen la oficiala nomumo venis nur en 1821. Menciindas, ke li instruis kaj latine kaj germane kaj hungare. Li tre frue mortis pro tuberkulozo.
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2021-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (en paĝo 268