Roland Schnell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1953 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Roland SCHNELL (naskiĝis la 3-an de decembro 1953) estas germana esperantisto.
Li vivas de la 1980-aj jaroj en Berlino, kie li estis foje en la estraro de la Esperanto-Ligo Berlin.
Schnell estas aktivulo en diversaj kampoj: Motorboato Esperanto, blogisto Arkivigite je 2010-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, tradukanto de la libro Metropoliteno.
Literatura verko
Lia literatura produktado estas ampleksa kaj varia. Temoj estis medioprotektado, paco, maldekstra politiko kaj strategio de la Esperanto-movado. Ekzistas multaj leteroj de leganto, kiel reago al aliaj aŭtoroj, nome en la revuo Monato. Menciindas sciencnivelaj prelegoj pri fakaj temoj, nome pri biogaso kaj alternativaj energifontoj.
Tekstoj en la reto
La tektstoj troveblaj en la reto estas nur modesta elekto el la tuta verko. Nome la regulaj kontribuoj pri porpacaj kaj kontraŭmilitaj aferoj en la revuo PACO de [MEM] (Mondpaca Esperantista Movado) inter 1970 kaj 1990 ankoraŭ mankas. Ĉi tiu kunlaboro kaŭzis akrajn atakojn de certaj Esperantistoj, kiuj supozis konspiron kun la komunistoj. Tamen la propagando de certaj ideoj en la socialisma mondo estis la realigo de la promeso, kiun ĉiu membro de la germana porpaca organizo DFG/VK (Deutsche Friedensgesellschaft) subskribas: Ĉie batali kontraŭ milito. Ĉi tiu organizo estis forte ligita kun la pratempo de Esperanto.
- Prelego AEST 1984 Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo. Ĉu Biogaso estas la solvo?
- Obskuraj Radikoj de la “Nova Epoko” pri la proksimeco de esoteraj kaj maldekstraj ideoj], kiu aperis sub la titolo brunaj makuloj sur brila fasado en Monato 9/1994, p. 10.
- Savu la kapon de Karl Marx Arkivigite je 2007-12-05 per la retarkivo Wayback Machine en LEA/G-MAGAZINO n-ro 24 (4/1998)
En la revuo MONATO
- Poŝtmarka memorscio. En Monato 10/1994, p. 12
En La Gazeto
- A.I.S. - Ĉu pli ol lavilo por titoloj el LG-10 p. 20, 1987
Intervjuoj
- Pola Radio 16-an de aprilo 2004 - vendrede ni interparolas kun Roland Schnell el Germanio. Ankaŭ ĉi-foje la temo de nia rubriko "Homoj kaj problemoj" estas la profesia aktivado de esperantistoj.
- pri agrikultura gaso 16.04.2004 kadre de Homoj kaj problemoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Roland Schnell en Ipernity (kun fotoj)
- En la Berlin-Wiki
- Libroj de kaj pri Roland Schnell en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Roland Schnell en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)