Roger Köppel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1965 (59-jaraĝa) en Zuriko |
Lingvoj | norma germana lingvo en Svislando |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Okupo | |
Okupo | media proprietor • ĵurnalisto • politikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.rogerköppel.ch/ |
Roger Jürg KÖPPEL (naskiĝinta la 21-an de marto 1965 en Zuriko; civitano de Küsnacht kaj Widnau) estas svisa ĵurnalisto kaj eldonisto. De 2001 li ĉefredaktoris ĉe la svisa germanlingva semajngazeto "Die Weltwoche". De 2015 li estis deputito de Svisa Popolpartio en la Nacia Konsilio de Svislando.
Vivo
Estante filo de konstruentreprenisto li pasigis la junulajn jarojn en Kloten. Li frekventis lernejojn en la Zurika Unterlando. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis politikan filozofion kaj historion en Zuriko kaj Stutgarto.
Fine de 1987 Köppel ekigis ĵurnalistadon ĉe Neue Zürcher Zeitung; post ekdeĵoro en 1995 ĉe Tages-Anzeiger li baldaŭ iĝis ĉefresponsulo por la felietena magazino Tages-Anzeiger-Magazins. De 2001 li gvidis la tiam neflorantan semajngazeton "Weltwoche" kaj sukcese ĝis 2004 stabiligis la financojn. Samjare Köppel iris ĉefredaktistece Hamburgon al Die Welt. Pro ke la de li forlasita gazeto "Weltwoche" ree havis problemojn oni petis lin transpreni ĝin kiel entreprenisto: de 2007 estis li la ununura posedanto de tiu ĉi konservativa gazeto.
Köppel ankaŭ aktivis kaj aktivas kiel moderigisto radifonia (2010-2015 Roger gegen Roger ĉe Radio 1 de Svislando[1]) kaj televida (en Aŭstrio de 2021 ĉe la privata kanalo ServusTV; nomo de la elsendaĵo: Der Pragmaticus[2]). Köpper estas kunedza havante kvar infanojn.
Honoroj
- 2004: Liberal award de la porjunula filio zurika de Radikal-Demokrata Partio de Svislando
- 2006: svisa ĵurnalisto de la jaro
- 2010: berlina ekonomipublicista premio Ludwig-Erhard-Preis für Wirtschaftspublizistik
Verkoj
- Autorität und Mythos: Carl Schmitt und die Wiederverzauberung staatlicher Gewalt (1916–1938). Tezo por licencio, Zuriko 1995
Referencoj
Literaturo
- Daniel Ryser: In Badehosen nach Stalingrad. Der Weg von Roger Köppel. Echtzeit, Basel 2018, ISBN 978-3-906807-05-8.
- Philip Plickert: "Roger Köppel - Auf Angriff gebürstet.". Ĉe: FAZ, 19.1.2012