Roger Imbert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1938 (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio • Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Roger IMBERT naskiĝis la 19-an de oktobro 1938 en Migennes mortis la 21-an de septembro 2009 en Zagrebo. Li esperantistiĝis en 1954 kaj ekde 1960 ĝis sia morto (2009) loĝis en Kroatio. En 1957 li estis oficisto en la CO de UEA en Roterdamo. Li organizis kursojn kaj festivalojn (PIF, Pupteatra Internacia Festivalo). Li tradukis el la franca kaj kroata literaturoj. Libroforme aperis kelkaj liaj tradukoj el Ivo Andrić, Colette, Jean Anouilh k.a. Originalaj kontribuoj al la Esperanta satiro faritis de li sub la pseŭdonimo Histriko. Li ankaŭ kontribuis al Zagreba metodo.
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de kaj pri Roger Imbert en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
- Nekrologo en la revuo Esperanto 11/2009 (1230), p. 238
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.