Rodersdorf | |
---|---|
Blazono de Rodersdorf | |
Preĝejo de Rodersdorf | |
komunumo en Svislando • setlejo | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 601381 / 258866 (mapo)47.4805555555567.4569444444444Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601381 / 258866 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1315 |
Areo | 5,34 km² |
Alteco | 391 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4118 |
Komunumkodo | 2479 |
Mapo de Roderdorf | |
Rodersdorf estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 315 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Rodersdorf situas en eksklavo de Kantono Soloturno en la Valo de Leymen, tra kiu fluas la rivero Birsig. La komunumo estas de tri flankoj ĉirkaŭita de franca teritorio. La komunumlimon en sudoriento, kiu estas la sola rekta konekto al Svislando, formas ĉenon de la Ĵurasa Montaro, tiel ke la plej rekta vojo al Bazelo pasas tra la franca komunumo Leymen. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rodersdorf la setlejoj Müli kaj Chrütlihof.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,34 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 54,3% servas por agrikulturo kaj 14,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rodersdorf limas en nordo al Liebenswiler (Alzaco, Francio), en oriento al Leymen (Alzaco, Francio), en sudoriento al Metzerlen-Mariastein, en sudokcidento al Biederthal, kaj en nordokcidento al Oltingue (Alzaco, Francio).
Trafiko
La komunumo atingeblas plej facile de Bazelo tra franca teritorio per la kantona vojo 274. Al Svislando ĝi estas konektita nur per la kurvoriĉa vojo de Metzerlen. Per la tramlinio n-ro 10 Rodersdorf estas konektita al la urba transportreto de Bazelo. Tiu internacia tramlinio kun haltejo en la franca komunumo Leymen estas la dua plej longa tramlinio de la mondo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rodersdorf datiĝas el la jaro 1226 kiel Ratolsdorf. Dum mezepoko Rodersdorf apartenis al la Senjorujo Pfirt. En la jaro 1277 ĝi fariĝis havaĵo de la kavaliroj Rotberg de Bazelo. En la jaro 1515 Soloturno akiris la Senjorujon Rotberg kaj kun ĝi la vilaĝon Rodersdorf. Dum la Franca Revolucio de 1792 la tuta departemento Haut-Rhin estis deprenita de Bazelo kaj aldonita al Francio. Francio ankaŭ postulis la soloturnan parto de la valo de Leymen, tamen ĝi neniam estis deprenita de Soloturno, kaj estis ĝis 1815 soloturna eksklavo en Francio. En 1815 la Valo de Laufen estis atribuita al Svislando kaj la soloturna eksklavo tiel denove estis konektita kun la cetere svisa teritorio. [2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rodersdorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|