Rochusberg | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto • kresto | |||
Alteco | 245 m | ||
Situo | en Bingen am Rhein; distrikto Mainz-Bingen, Rejnlando-Palatinato; Germanujo | ||
Montaro | Unteres Nahehügelland | ||
Geografia situo | 49° 58′ N, 7° 54′ O (mapo)49.9591111111117.9012222222222Koordinatoj: 49° 58′ N, 7° 54′ O (mapo) | ||
| |||
![](../I/Bingen_De_Merian_Hassiae.jpg.webp)
![](../I/MK12880_Rochuskapelle_Bingen.jpg.webp)
![](../I/Burg_Klopp.JPG.webp)
![](../I/Kaiser-Friedrich-Turm_(Bingen).JPG.webp)
Rochusberg estas la nomo de monto en Bingen am Rhein en la Rejnlando-Palatinata distrikto Mainz-Bingen. Kun alteco de 245 m ĝi estas la dua plej alta monto en la urbo Bingen. La plej alta monto en Bingen estas Jakobsberg (alteco 273,8 m), kiu situas en la urboparto Dromersheim ĉe la limo inter Gau-Algesheim kaj Ockenheim.
Geografio
La monto Rochusberg situas sudoriente de la centro de Bingen. Ĝi etendiĝas de ties urboparto Kempten am Rhein je ĉ. 3 km en sudocidenta direkto ĝis la enbŭejo de la Nahe en la Rejnon. Je la norda riverborda de la Nahe estas Bingerbrück kun la Elisenhöhe (altecp 207,6 m ) kaj la Binger Wald (maksimuma alteco 638,6 m). Sude de la Nahe estas la urbo Bingen kun la Rochusberg. Sude de la monto estas la urboparto Büdesheim.
Sur Rochusberg
Sur alteco de 242 m staras la elrigardejo imperiestro-Frederiko-turo. Je la nordorienta flanko de la monto staras la Rochus-kapelo.
Geologio
La Rochusberg situas rande de la Majenca baseno. La rokaĵoj estas kvarcito kaj ardezo el devonio.
Vidindaĵoj
- Imperiestro-Frederiko-turo (en alteco de ĉ. 242 m) estis kontruata en 1888.
- Rochus-kapelo (en alteco de 185 m), estas pilgrimejo de la episkopejo Majenco, tie konserviĝas ekde 1814 la relikvioj de sankta Rupert von Bingen kaj ties patrinto, sankta Berta von Bingen.
- Burgo Klopp sur la nordokcidenta antaŭmonto de Rochusberg, la Kloppberg (alteco 127,6 m)
elrigardeblecoj
De la monto vi povas rigardi al la urbo Bingen, la Binger Loch kun la musturo kaj la okcidenta parto de la Monda heredaĵo Supra mezrejna valo. Je la norda flanko oni vidas trans la Rejno Rejngovio kunla urbo Rüdesheim am Rhein. Suden la Jakobsberg kaj la Priorejo Jakobsberg estas videbla. Laŭlonge la rivero Nahe eblas rigardi dum bonaj vidcirkonstancoj ĝis Bad Kreuznach.
Literaturo
- Topographische Freizeitkarte: UNESCO-Welterbe Oberes Mittelrheintal (Bl. OM3), Rüdesheim am Rhein – Bingen am Rhein, 1:25.000, Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz (Hrsg.), ISBN 3-896-37365-X
Referencoj
<references>