Rochus Habitzky
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1927 (1927-03-14)
en Braniewo
Morto 19-an de julio 2011 (2011-07-19) (84-jaraĝa)
en Kerpen
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto latinisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
la kirko en Huckingen (Duisburg) kie Habitzky estis pastro dum 23 jaroj

Rochus Andreas HABITZKY (naskiĝinta la 14-an de marto 1927 en Braniewo, mortinta la 19-an de julio 2011 en Kerpen) estis germana teologo, klasika filologo kaj romkatolika pastro.[1]

Vivo

Lia patro estis librovendisto, la patrino inter 1939 kaj 1944 instruistino ĉe Hermann-von-Salza-lernejo. Habitzky laboris en 1944 ĝis 1945 ĉe Regna Laborservo antaŭ mallonga soldatado kaj kaptiteco. En 1945 li iĝis ordenano ĉe la aŭgustenanoj kaj studis teologion en Würzburg. Ordinacio estis en 1951. Poste li studis ankoraŭ klasikan filologion kaj deĵoris inter 1952 kaj 1955 kiel instruisto pri religio en Weiden, sed inter 1955 kaj 1961 ĉe la Metilernejo de Duisburg. En 1961 li iĝis eksterordena pastro por la Episkopujo de Essen. Ĝis 1964 li instruistis en Oberhausen estante kapelano en Mülheim kaj ekde 1968 komenciĝis paroĥestreco en Duisburg-Huckingen kiu malekis en 1991.[2]

Agadoj eldonistaj/tradukistaj

Krom animzorgado li okupiĝis pri la teologio kaj la verkaro de Sankta Aŭgusteno. Ties skribaĵojn kontraŭpelagianismajn li tekstkritike nove eldonis.

Li mem tradukis plurajn librojn de Theodor Storm, Reinhard Brune kaj de la fratoj Grimm el la germana en la latinan. En Duisburg li fondis kaj tri dekojn da jaroj gvidis rondon de amikoj de Latinitas viva kiuj regule kunvenis por babili en la idiomo de la antikvaj romianoj. Tiuj ĉi cirkloj nomiĝis Circulus Latinus Duisburgensis. La kutima lokalo de la kolektiĝintaj latinemuloj estis Balkanhof.

Verkaro

sciencaĵoj priaŭgustenaj

  • Aurelius Augustinus Lehrer der Gnade. Schriften gegen die Pelagianer, Augustinus-Verlag, Würzburg 1971.
  • kun Thomas Gerhard Ring: Gegen Julian: VI Bücher (teksto kaj traduko), Augustinus-Verlag, Würzburg 2005.
  • kun Adolar Zumkeller: Der Christliche Kampf/ Die christliche Lebensweise, Augustinus bei Echter, 1987.
  • kun Adolar Zumkeller: Von Strafe und Nachbelassung der Sünden - Die Kindertaufe / Der Geist und der Buchstabe/ Natur und Gnade, 2000.
  • Aurelius Augustinus: Der christliche Kampf / Die christliche Lebensweise (tradukis Habitzky, enkondukis kaj komentis Zumkeller), 1961

tradukoj latinen

  • René Saksa (pseŭdonimo de Reinhard Brune): Lucere ubique lucernas caelestes. Leichlingen 1998
    • originala titolo: Vino corriente. Sprung über die Pyrenäen, 1982
  • Reinhard Brune: De agricola eiusque ancilla, 1988
    • originala titolo: Der Bauer und die Magd
  • Theodor Storm: Duae fabulae: Viola tricolor / De speculo Cypriani, Leichlingen 1998
  • Theodor Storm: In St. Jürgen, Leichlingen 2000[3]
  • Theodor Storm: De quadam confessione, Leichlingen 2001
  • Fratoj Grimm: Nonnulli apologi Grimmiani

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Ernst Federau: "Die Abiturienten des Braunsberger Gymnasiums von 1916 bis 1945". Ĉe: Zeitschrift für die Geschichte und Altertumskunde Ermlands, Beiheft 8/1990, p. 76-77
  2. Rochus Habitzky: "Meine Amtszeit als Gemeindepfarrer in Huckingen an St. Peter und Paul von 1968 bis 1991", ĉe: Bürgerverein Duisburg-Huckingen (eld.): Huckinger Heimatbuch, Geschichte und Geschichten, volumo II, Duisburg 1997, p. 33–37.
  3. originala teksto de la novelo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.