- La mallongigo VD en Roche VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Roche. |
Roche | |
---|---|
Blazono de Roche | |
Roche | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Aigle |
Geografia situo | CH1903: 560940 / 134603 (mapo)46.3616666666676.9311111111111Koordinatoj: 46° 22′ N, 6° 56′ O; CH1903: 560940 / 134603 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1536 |
Areo | 6,44 km² |
Alteco | 390 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1852 |
Komunumkodo | 5413 |
Mapo de Roche | |
Roche estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Roche situas proksimume 5 kilometrojn sude de la sudorienta fino de Lago Lemano kaj etendiĝas de la ebenaĵo de Rodano en okcidento al la deklivoj de la Vaŭdaj Alpoj en oriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Roche kaj la setlejo Chambon en la Rodan-Ebenaĵo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,44 km², de kiuj 29,7% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 17,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Roche limas en nordo al Rennaz, en nordoriento al Villeneuve, en oriento al Corbeyrier, en sudo al Yvorne, en okcidento al Chessel, kaj en nordokcidento al Noville.
Trafiko
Tra Roche pasas la kantona ĉefvojo nr-o 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Villeneuve situas proksimume 1,5 kilometrojn norde de la komunumo. Ekzistas stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo sur la komunuma teritorio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Roche datiĝas el la jaro 1177 kiel Rochi. Sur la komunuma teritorio ekzistas restaĵoj de la romia vojo de Vevey al Granda Sankt-Bernardo. La Kapelo Sankta Jakobo kaj hospitalo sur la komunuma teritorio restis ĝis 1853 havaĵo de la Monaĥejo Sankta Bernardo. La ceteraj komunumumaj bienoj post la berna konkero en 1884 estis akirita de Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Roche estis parto de la berna Gubernio Aigle. Post 5-jara aparteno al la Kantono Lemano, ĝi fariĝis en la jaro 1803 komunumo de la Distrikto Aigle en la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Roche
- Roche VD (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Roche – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|