Roccazzo | ||
---|---|---|
| ||
Panorama bildo de la okcidenta parto de la situo | ||
arkeologia loko | ||
Civilizo | prahistoria | |
Uzado | loĝloko, nekropolo | |
Pozicio | ||
Lando | ![]() | |
Urbo | Mazara del Vallo | |
Alto | ĉirkaŭ 150 m.s.m. | |
Koordinatoj | 37° 43′ 34″ N, 12° 39′ 44″ O (mapo)37.72614212.662146Koordinatoj: 37° 43′ 34″ N, 12° 39′ 44″ O (mapo) | |
Dimensioj | ||
Areo | ĉirkaŭ 200.000 m² | |
Prifosadoj | ||
Malkovrita | 1985 | |
Datoj de prifosadoj | 1988, 2008 | |
Arkeologo | Sebastiano Tusa | |
Administrado | ||
Vizitebla | jes, sed oni devas transiri privatan grundon por atingi la situon | |
| ||
![](../I/Roccazzo_tomba_a_pozzetto.jpg.webp)
![](../I/Abitazione_greca.JPG.webp)
Roccazzo [roKAco] estas italia arkeologia situo en Mazara del Vallo, ĉe la agrikola kvartalo de Borgata Costiera.[1][2]
La arkeologia areo estas tre granda, fakte ĝi etendiĝas super ĉirkaŭ dudek hektara kalkoŝtona altaĵo. La loka tipo de kalkoŝtono nomiĝas Magaggiara ([magaĜAra]). Estas grava kaj ampleksa eneolitika establiĝo, kiu inkluzivas grandajn boatformajn kabanojn kaj multaj putformajn tombojn.[3]
Dum 2008 la situo prifosadiĝis pere de Sebastiano Tusa. Tiuj prifosadoj malkovris multajn eneolitikajn tombojn kaj kabanoj, bronzepokajn kaj neolitikajn ceramikaĵojn, kaj en la plej okcidenta parto, kompleksan grekan konstruaĵon, datebla je la unua teritoria koloniigo de Selinunte.
Nuntempe nur la bazamentoj videblas de la antikvaj kabanoj: ili estis 4, rektangulaj kaj verŝajne lignaj, kaj grandaj 7⨯16m. En la nekropolo oni trovis 47 tombojn, po unu por kadavro, krom la n. 29, kiu gastigis 14 homojn.[1]
La situo atingeblas per la Regiona Strato 17 Fondacazzo - Santa Teresa - Roccazzo.
Referencoj
- 1 2 Pro Loco Valderice - Mazara del Vallo. Arkivita el la originalo je 2012-07-26. Alirita 26-a de aŭgusto 2012. itale
- ↑ (2003) Mediteranea Arkeologio: studoj honore de Ernesto de Miro. Palermo: L'Erma di Bretschneider, p. 489. ISBN 88-8265-134-7. itale
- ↑ Archeo Platia - Suno, steloj kaj prahistorio en Sicilio. Alirita 26-a de aŭgusto 2012. itale
Bibliografio
- TUSA, Sebastiano (1988). “L'insediamento di Roccazzo (Mazara del Vallo, Trapani): nuovi elementi di inquadramento ed interpretazione dell'Eneolitico siciliano”, Rassegna di Archeologia (7), p. 553–554. itale
- TUSA, Sebastiano kaj DI SALVO, Rosaria (1988-1989). “Dinamiche funzionali ed organizzazione territoriale dell'insediamento eneolitico in Sicilia: l'evidenza di Roccazzo (Mazara del Vallo, Trapani)”, Origini (XIV), p. 101–129. itale
|