Roberto Duarte Silva | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kaboverda kemiisto | |||||
Persona informo | |||||
Roberto Duarte Silva | |||||
Naskiĝo | 25-a de februaro1837 en Vilaĝo Ribeira Grande, Insulo de Santo Antão, Kaboverdo | ||||
Morto | 9-a de februaro 1889 en Parizo, Francio | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Ŝtataneco | Portugala Kaboverdo • Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lisbono Minlernejo de Parizo Supera Lernejo pri Industriaj Fiziko kaj Kemio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto • apotekisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roberto Duarte Silva (1837-1889) estis rimarkinda portugallingva kemiisto, diplomito pri farmacio en la "Universitato de Lisbono", kiu distingiĝis en la branĉo de la Organika Kemio. Li famiĝis en la franca ĉefurbo kaj sin donis dum la tuta vivo al la scienca esplorado. Li estis lernanto de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) kaj amiko de Charles Friedel (1832-1899). Li studis la kombinaĵojn de la amoniako surbaze de amino kaj propilamino kaj atingis la totalan sintezon de la glicerino kune kun Charles Friedel[1].
Li estis filo de Francisko José Duarte kaj Matilda Rosa Silva. Antaŭ ol instaliĝi en Parizo, en 1862, li estis malferminta apotekon en Makao kaj Honkongo. Li aktivis kiel profesoro pri analiza kemio en la Minlernejo de Parizo, kaj poste, en la Centra Lernejo pri Artoj kaj Manufakturoj kaj en la Supera Lernejo pri Industria Fiziko kaj Kemio en la urbo Parizo, kie li restis ĝis sia morto. Li ricevis kelkajn premiojn en la Franca Akademio pri Sciencoj kaj estis prezidanto de la Franca Societo pri Kemio, en 1887. En 2007, la banko de Kaboverdo lin omaĝis en la monbiletoj de 500 skudoj. La franca kemiisto Charles Lepierre (1867-1945) estis lia lernanto.
Referencoj
- ↑ Memórias da Academia das Ciēncias de Lisboa: Classe de Ciēncias (continuação das colecçǒes de trabalhos que interessam à primeira classe), Volume 1, Academia das Ciências de Lisboa. Classe de Ciências
Literaturo
- Personensuche
- Roberto Duarte Silva: um notável da ciência, Edição 82, Carlos Parreira
- Annaes scientificos, Academia Polytecnica Do Porto
- Cape Verde (Other Places Travel Guide), Callie Flood
- História Ecológico-Institucional do Corpo, Philip Rieder, Ana Leonor Pereira, João Rui Pita
- Portugal e os estrangeiros. Segunda parte, M.B. Branco
- 2013 Standard Catalog of World Paper Money - Modern Issues: 1961 ..., Volume 3, George S. Cuhaj
- Bibliografia analítica das bibliografias portuguesas: ( .../1974), Jorge Peixoto
- Disziplin, Profession und Nation: die Ideologie der Chemie in Frankreich vom ..., Ulrike Fell
- Cap-Vert: Loin des yeŭ du monde, Sabrina Requedaz