Robertidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela familio | ||
Devena nomo | france Robertiens | |
Lando | Franka imperio vd | |
Religio | katolikismo | |
Regadoj | ||
Reĝoj de Okcidenta Frankio | ||
Dum | 888 - 898, 922 - 923 | |
Antaŭulo | Karolidoj | |
Sekvanto | Bosonidoj, Kapetidoj | |
Grafoj de Parizo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Robertidoj (france Robertiens), tio estas la idoj de Roberto, estis grava familio de la franka nobelaro dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj. Ili estis kromnomitaj "Robertidoj" pro tio, ke multaj membroj de la familio nomiĝis Roberto, inkluzive de Roberto la Forta, grafo de Tours kaj Parizo (la unua konita membro de la familio).
Tri Robertidoj fariĝis reĝoj de Okcidenta Frankio (estonta Francio) : Eŭdo la 1-a, lia frato Roberto la 1-a kaj finfine la nepo de Roberto, Hugo Kapeto. La idoj de Hugo Kapeto, la Kapetidoj, sekve reĝis Francion seninterrompe ekde 987 ĝis 1792.
La deveno de la familio longe restis nekonata. Oni longdaŭre kredis, ke la Robertidoj estis idoj de Ĉildebrando, sed tiu hipotezo estis finfine reĵetita. Pli freŝdataj studoj iom klarigis la historion de la familio antaŭ Roberto la Forta.