Robert de Coucy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1249 en Reims |
Morto | 1-an de januaro 1311 (61-jaraĝa) en Reims |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Katedralo de Reims |
Robert de Coucy (naskiĝinta en la 13-a jarcento, mortinta la 12-an de novembro 1311, estis franca arĥitekto kaj konstruestro el Ĉampanjo. Lia ĉefverko estis la katedralo de Reims, kvankam la historiscienco de la 19-a jarcento nepreterinde reduktis lian gravan rolon.
Vivo
Nekrologo de la abatejo Sankta Nikazo, hodiaŭ detruita, precizigas la daton de lia morto je la 12-a de novembro en la jaro 1311[1]. Lia tombŝtono lokas en tio, kio antaŭ la franca revolucio de 1789 estis la abatejo Sankta Denizo de Reims (nun la muzeo de vidartoj). Sur ĝi tekstas:
Verkaro
La katedralo de Reims
En 1263 li fariĝis posteulo de Hugues Libergier kiel konstruestro por la preĝejo Sankta Nikazo en Reims, kaj inter 1279 li konstruis la ĥorkapelojn kaj parton de la transversa domo. Post la detruo dum la revolucio de 1789 restis nur ilustraĵoj de la konstraĵo komencita en 1229 kaj konsiderata kiel unu el la plej bonaj gotikaj preĝejo de tiu epoko en Francujo. Preskaŭ samtema kronikisto de la abatejo Sankta Nikazo diris, ke "Hugo Libergiers pronaon ecclesiæ perfecit. Robert de Coucy caput ecclesiæ constrŭit". ( Hugo Libergiers pretigis la antaŭhalon de la preĝejo, Robert de Coucy konstruis la preĝejan kapon) Post la morto de sia patro Robert de Coucy na kaŭ estis la konstruestro de la katedralo de Reims, kiu estis rekonstruata post brulruiniĝo en la jaro 1211. La novan katedralon oni ekkonstruis en 1211, kaj la ĥorejo, kiun konstruis Robert de Coucy la pli aĝa, estis preta en 1241. La katedralo baziĝis sur simpla plano de vasta ĥorejo, sen transversaj navoj kaj sufiĉe mallarĝa laŭlonga navo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Temas pri la abatejo Sankta Nikazo, detruita fare de la revolucio kaj anstataŭata per samnoma preĝejo.